×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pedro Almodóvar ricevos Leonon

Pedro Almodóvar ricevos Leonon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Jaro post jaro, la hispano Pedro Almodóvar konstruadas kinan verkaron, kiu metas lin inter la plej talentajn artistojn en la moderna mondo. Post la mitaj figuroj de Luís Buñuel kaj Carlos Saura, li nun elstaras kiel la plej brila ibera reprezentanto en la universo de kino. Tio kondukos lin al akcepto de la “Ora Leono” en la Kinfestivalo de Venecio, en aŭgusto-septembro 2019. La direktoro de tiu evento deklaris, ke “li estas ne nur la plej granda kaj influa hispana filmreĝisoro, ekde la tempo de Buñuel, sed la aŭtoro, kiu kapablis proponi portreton plej kongruan, polemikan kaj provokan de la Hispanujo post Franco“.

Eĉ por tiuj, kiuj ne estas fervoraj amantoj de kinoarto, konvenas spekti kaj ĝui kelkajn filmojn de tiu malkvieta filmisto. Filmoj kiel ”Parolu al ŝi“, ”Ĉio pri mia patrino”, “La haŭto, en kiu mi loĝas”, “La Malbona Edukado”, estas reprezentaj de la monda nuntempa kulturo.

Inter tiuj, oni devas elstarigi lian verkon “Julieta”, kiu estas aparta gemo inter liaj produktaĵoj. La kortuŝa rakonto pri la miskomprenoj inter patrino kaj ŝia filino poezie montras la gravecon de dialogo, kiel perilo de amo inter la homoj. La greka tragedio estas la fono de la delikata dramo: ne la misfortunoj de la destino estas la kaŭzo de la plej grandaj suferoj en la vivo, sed la manko de elkora interparolo, kiu povas klarigi la verajn interpersonajn sentojn.

Ankaŭ la lasta filmo de Almodóvar ricevis varmajn aplaŭdegojn: “Doloro kaj Gloro”(2019). En ĝi, la aŭtoro kuraĝe sin montras per membiografia rakonto: konata filmoreĝisoro en persona krizo revidas sian vivon, siajn amrilatojn, siajn trafajn kaj misajn elektojn, kaj ekzamenas sian plej profundan homecon. Antonio Banderas, la protagonisto, ricevis premion pro ĉi tiu aktorado, en la festivalo de Cannes, en 2019. Alia majstroverko de Pedro Almodóvar.

Per sia tute aparta humuro, li deklaris, kiam li eksciis, ke li ricevos la “Oran Leonon”, en Venecio: “La leono fariĝos mia preferata dorlotbesto, kune kun la du katoj, kun kiuj mi kunvivas.”