×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pajlo kiel noviga materialo

Pajlo kiel noviga materialo

Noviniciata entrepreno trovis alternativon por polistirolo kaj nun agrikulturistoj povas ĝoji pri kroma enspezo.

Ĉagrenaĵo estis la okazo por novigo. Juna germano el Bavario ĉiam estis demandinta sin kial liveroj de manĝaĵoj estis pakitaj en polistirolaj pakaĵoj. La plastaĵo kiu estas farita el nafto ne estas simple forzorgebla.

Do oni fondis la noviniciatan entreprenon Landpack kaj oni serĉis anstataŭon por la artefarita plastaĵo. "Ni konstatis ke ne estas tiel simple trovi alternativon. Temas ne nur pri daŭripoveco, sed la trovenda materialo devas ankaŭ posedi same bonan izolkapablon kiel polistirolo", rakontas la fondinto el Bavario. La alta enhavo da aero de la plastaĵo prizorgas ke varmegaj manĝaĵoj restas varmegaj kaj ke malvarmaj manĝaĵoj ne facile varmiĝas. Granda parto de la daŭripovaj alternativoj estis laŭpreze tiel translimaj ke ili neniam povus esti konkurkapablaj.

Tamen ja ekzistas simpla solvo de la problemo, kiel tion prezentis la fondinto en Vieno: "Pajlo estas la forgesita materialo de la 20-a jarcento", diras la estro de Landpack kiu donis al si la taskon oferti daŭripovan solvon. "Ni havas grandajn kvantojn da pajlo sur la kampoj kiun oni povas utiligi. Jam pli frue ekzistis en Eŭropo industrio de pajlo. Ĉiuj grandaj paperfabrikoj pli frue produktis paperon el pajlo. Tio estis normala materialo."

Sed tiam alvenis malmultekosta kotono el Usono kaj la produktado de artefaritaj plastaĵoj fariĝis memkompreneblaĵo. La eŭropa fibroindustrio kiu prilaboris pajlon, kanabon kaj linon, devis ŝlosi la fabrikojn. Restis el tio nur la pajla suĉilo sed ankaŭ ĝi intertempe jam delonge estas el plasta materialo.

En Danlando oni hodiaŭ forbruligas pajlon en hejtcentraloj. Sed pajlo estas bona izolilo. La bazaj kondiĉoj por pajlo kiel anstataŭa materialo por polistirolo do estis bonaj. Tamen estis ankoraŭ granda problemo. "La decida demando estis kiel ni povas doni formon al la pajlo sen ŝmiri gluilon ĉien", priskribas la estro de Landpack la problemon.

Oni do fondis inĝenieran entreprenon kiu kompetentis por la konstruado de la produktaj instalaĵoj. Oni sukcesis solvi la teknikajn problemojn. Intertempe jam ekzistas produkta instalaĵo en Munkeno kaj jam estas sufiĉe granda klientaro por la nova izola materialo. Precipe ne estas problemo pri la prezo. "Pajlo ne estas pli kosta ol polistirolo. Ni liveras nian pakaĵmaterialon al entreprenoj kiuj anstataŭigis siajn pakaĵojn el polistirolo. Inter ili troviĝas ankaŭ farmaceŭtikaj firmaoj kiuj utiligas la skatolojn kun pajla izolaĵo por teni medikamentojn malvarmaj". Oni tre precize kontrolas la materialon kaj povas do ankaŭ regi la necesajn higienajn ecojn de la materialo.

Same ĝojas la agrikulturistoj kiuj liveras la pajlon por la izola materialo. Ĉar ili ricevas signife pli altan pagon, nome 150 eŭrojn anstataŭ la kutimaj 80 eŭroj por tuno da pajlo, akcentas la estro de Landpack. Temas do ne nur pri ekologia izola materialo, sed ankaŭ pri aldona fonto de enspezoj por la agrikulturistoj. Do oni planas produkti la novigan izolan materialon estonte ankaŭ en Aŭstrio.