×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Neniu ajn papilio - Trevor Steele / pri la jaroj 1968/69/

Neniu ajn papilio - Trevor Steele / pri la jaroj 1968/69/

Tiun ĉi rakonton registris Jarka Malá el Ĉeĥio

Mi tre ĝuis mian traurban promenadon. Mia gvidantino bone klarigas, eĉ se ŝi estis iom pli formala, ol laŭ mi konvenis. Se mi gvidus hejme, mi ne povus ne ŝerci foje. Nu, temas pri diversaj temperamentoj, mi supozas.

Ni komencis ĉe la ruinoj de la preĝejo de Sankta Johano, kiun oni ekkonstruis en la dek-dua jarcento. Poste ni zigzagis de loko al loko kaj ŝi lerte teksis por mi historian tapeton. La vetero estis malvarmeta, sed seka, kaj ni ne restis starantaj dum longa tempo, do estis korpe agrable. Ĉiuj ĉefaj arĥitekturaj stiloj al mi konataj, de gotika ĝis Bauhaus, videblis.

Surprizis min, kiam fine ŝi diris, ke neniu el la domoj, eĉ ne la ruinoj, estas „aŭtentaj“. La centro estis preskaŭ tute detruita de bomboj de la Alianculoj en 1944 kaj 1945. Kvankam ne estis militgravaj instalaĵoj ĉi tie. Postmilite la magistrato decidis restaŭri ĉion, ĝis la lasta misforma kamentubo kaj stumbliga pavimŝtono. La urbo eĉ elspezis multon por doni al la ŝtonoj konvenan „aĝon“.

„Ĉu vi ne kredas min?“ ŝi diris. „Venu, mi pruvos!“ Ŝi ekkaptis mian manon kaj tiris min en la direkton de malgranda kastelsimila domo. Mi ne liberigis ŝian manon, ŝi permesis tion, sed ŝajne ne sciis, kion nun fari. Kiam mi ekgrimpis sur spiralan ŝtuparon, mi devis lasi ŝin iri antaŭ mi, kaj mia provo rekapti la manon sur la dua etaĝo ne sukcesis.

Ĉirkaŭe ŝi certe pruvis sian aserton. Tie sur la muro pendis tri grandegaj fotoj de la urbocentro, ĉiuj faritaj de la sama vidpunkto. La fotoj el 1938 kaj 1965 estis preskaŭ identaj, dum tiu farita en 1945 montras tiujn vrakojn emerĝi el mano da ruinoj.

„Nekredeble,“ mi diris. „La generacio de viaj gepatroj rajtas fieri pri siaj atingoj. Ili konvertis lunan pejzaĝon en la plej riĉan landon de la tero. Eble tio estas historia unikaĵo.“

Ŝia vizaĝo iĝis refoje intelektulina kaj severa. „S-ro Bryant, estis multe pli facile rekonstrui domojn el la ruinoj ol lerni la lecionojn, kiujn la Tria Regno devus instrui al ni. Fakte, ili laboris tiel bone – korpe – pro tio, ke ili ne volis pensi. Ilia laboro estis falsa terapio.“

Kiel ŝi povis esti tiel dogmema? „Homoj de via kaj mia generacio povas facile opinii tiel. Vi ĝuas la fruktojn de ilia pena laboro. Ĉu tiel vi dankas viajn gepatrojn?“

„Bonŝance, miaj gepatroj estas esceptoj. Paĉjo oponis la naziojn ekde la komenco. Li estis en Dachau“ ĉe la militfino, kaj bonŝancis pretervivi, kaj estas nun invalido. Ne, mi ne kulpigas miajn gepatrojn pro tio, ke Germanio ankoraŭ havas preskaŭ ĉiujn mankojn de aliaj industriigitaj socioj: monavidon, konsumismon, nacian egoismon, mankon de komuna sento...“

„Opiniu, kiel vi volas, f-ino Sander, sed tion mi nomas vera atingo...“ kaj mi fingromontris al la foto el 1945.

„Kompreneble, vi rajtas opinii, kiel vi volas.“ Sed mi ne estas certa, ke ŝi cedas tion. „Ĉu iam vi pripensis, ke ni faris nin sklavoj de la propra teĥnologio, ke la tiel nomataj prosperaj landoj degenerigas nian planedon al la nehumana megamaŝino pli rapide ol la malriĉaj landoj?“

„Eble vi pravas. Nun, bonvolu permesi al mi aĉeti por vi kafon kaj torton, laŭ antikva germana tradicio.“

Ŝia vizaĝo ree iniĝis. „Hm, la vetero konvenas. Jes, dankon, s-ro Bryant, mi akceptas.“