×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Multaj virusoj en la maro, feliĉe!

Multaj virusoj en la maro, feliĉe!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Pri la maro, ĉiuj scias, ke ĝi kovras 70 procentojn el la tersurfaco, kaj enhavas amason da bestoj kaj plantoj. De nun, tiu minimuma scio jam ne sufiĉas al homo interesita pri taŭga kompreno pri la vivo sur nia planedo.

Antaŭ kelkaj semajnoj, la usona revuo Cell publikigis unuajn rezultojn de grupo da esploristoj el kvardek landoj, post longa ekspedicio (de la jaro 2009 ĝis 2013) tra ĉiuj oceanoj. Ili kolektis akvon el pluraj profundecoj kaj trovis la mirindan kvanton de 200 000 virusoj, plej multaj nekonataj ĝis nun. La tuta kvanto da virusoj atingas nombron neimageblan: unu dekiliono da individuoj. Se kompari, ĝi estas la duoblo de la kvanto da galaksioj en la universo! Neniu el ĉi tiuj prezentas danĝeron al homoj. Ili infektas bakteriojn kaj aliajn ĉelojn, kiuj ne troviĝas en homaj korpoj.

Oni povus demandi: kial serĉi dum kvin jaroj tiajn mikroskopajn marajn estulojn?

La respondo estas, ke ili grave influas la ekvilibron de naturmedioj sur la planedo, kaj tial nerekte la homan vivon. Ili efike forigas el la atmosfero preskaŭ duonon de la tuta karbondioksido produktata de la homoj. Tio signifas, ke maraj akvoj purigas la aeron je la ĉefa kaŭzanto de la tiel nomata forceja efiko, kiu varmigas la planedon. Sen tiu fenomeno, la klimataj malekvilibroj lastatempe observataj estus duoble pli severaj.

La programo, nomata Tara Oceans, komenciĝis en la jaro 2006, kun la precipa apogo de la Nacia Centro de Scienca Esplorado de Francujo. Ĝi celas pliprofundigi la sciojn pri la mara vivo. Ĝi jam kolektis 30 milionojn da genoj de virusoj kaj ĉelaj mikroorganismoj, ĝis nun nekonataj. Longa laboro estos la analizado de tiu grandega materialo. Kurioza estas la konstato, ke dum plantoj kaj bestoj troviĝas pli grandnombre en la regiono proksima al ekvadoro, virusoj male troviĝas pli grandnombre en regionoj pli proksimaj al la polusoj. Tiu detalo havas fortajn konsekvencojn je la kompreno pri ekologiaj problemoj.

Montriĝis, ke la scienca maresplorado ankoraŭ estas en la komenco. Dum multaj homoj jam vizitis la kosmon, apenaŭ tri sciencistoj atingis la plej profundan lokon en la maro: la Foson de Marianaj Insuloj, en Pacifiko, kies profundeco atingas 11 kilometrojn.