×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, "Moderna" instruado de literaturo

"Moderna" instruado de literaturo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Neniam estis facile instrui infanojn aŭ geadoleskantojn. Plejmultaj infanoj preferas ludi ol lerni, plejmultaj geadoleskantoj preferas fari aliajn aferojn (sportumi, amindumi ktp.) ol lerni.

Aliflanke veras ankaŭ, ke multaj gelernejanoj interesiĝas aparte pri unu, du aŭ tri lernofakoj, sed malmultegaj interesiĝas pri ĉiuj lernofakoj. Tamen ili bezonas lerni la enhavon de ĉiuj sufiĉe bone por avanci al la sekva klaso kaj fine ricevi diplomon por ekhavi bonan laboron aŭ povi studi en universitato. Kaj la celo de la geinstruistoj estas helpi ilin sukcesi en ĉio tio.

Sed ne estas facile helpi ilin, ne estas facile por geinstruistoj instrui – nuntempe verŝajne malpli ol antaŭe.

Oni diskutas multe pri la situacio de la instruado en nia moderna mondo (ekzemple pri la manko de disciplino inter la gelernejanoj kaj ilia manko de respekto al la geinstruistoj, pri la problemo de uzo de kompufonoj en la lernejoj ktp. ), sed mi ne volas pritrakti tion.

Mi volas nur paroli pri io, kio surprizis min en elsendaĵo pri la situacio de instruado en Francio. En unu parto de la elsendaĵo oni montris instruistinon pri literaturo en klaso de ĉirkaŭ 14-jaraĝaj gelernejanoj.

La temo estis “Victor Hugo”.

Kiu estis Victor Hugo?

Kiel jam okazis kelkfoje, mi komence ne trovis esperantlingvan artikolon en Vikipedio, t.e. ĝi ne troviĝis en la malferma listo de lingvoj, sed poste mi trovis ĝin klakante sur “150 pliaj” (t.e. pliaj lingvoj). Do – krom legi artikolon en via denaska lingvo – vi povas legi la plej gravajn faktojn pri lia vivo kaj verko en tiu artikolo, kie – cetere – estas menciitaj verkoj liaj tradukitaj en Esperanton.

Mi prezentas ĉi tie nur kelkajn bazajn faktojn pri Victor Hugo (1802-1885).

Li estas unu el la plej famaj francaj verkistoj. Liaj internacie plej konataj verkoj estas la romanoj Notre Dame de Paris (1831 – laŭlitere: Nia Sinjorino de Parizo, nomo de la famega katedralo de Parizo) kaj Les Misérables (1862; La Mizeruloj). Kontraŭe al kelkaj aliaj hodiaŭ famaj verkistoj kaj artistoj li jam estis fama dum sia vivo, ankaŭ pro tio, ke li aktivis politike.

Komence de sia beletra kaj politika kariero li estis konservema kaj favora al laŭleĝa monarĥio. Sed poste li politike evoluis al favoro pri humanema demokratio. Kiam la nevo de Napoleono faris ŝtatrenverson kaj sin proklamis imperiestro sub la nomo Napoleono la 3-a, Victor Hugo iĝis ties akra nefleksebla kontraŭulo, kaj pasigis la jarojn de 1851 ĝis 1870 ekzile en Bruselo kaj sur la anglo-normanaj insuloj Jersey kaj Guernsey. [...] Li elektiĝis senatano en 1876. (Vikipedio)

Kiam li mortis en 1885, “Oni faris al li Nacian Funebron, kaj li estis entombigita en la pariza Panteono, kie ripozas la francaj gloruloj.” (Vikipedio)

Bone, la temo de la literatura leciono estis “Victor Hugo”. Ĉu 14-jaraĝaj gelernejanoj interesiĝas pri tiu reprezentanto de la romantikismo?

Kion faris la kompare juna instruistino? Ŝi igis la gelernejanojn - skribi leteron al iu imaga amato aŭ amatino - diskuti pri edzeco kaj pri la fakto, ke multaj geedzoj havas amantojn aŭ amantinojn, - legi pri la seksa vivo de Victor Hugo.

La ĵurnalistino kiu ĉeestis la lecionon demandis, kial ŝi donis tiujn taskojn. La instruistino respondis, ke necesas komenci la instruadon per io, kio povas interesi la gelernejanojn, kaj en ilia aĝo “sekso” estas grava temo.

Kiel montras la tria tasko, ŝajne Victor Hugo havis intensan seksan vivon. Fakte li estis edzo dum preskaŭ 46 jaroj (ĝis la morto de sia edzino), sed dum 50 jaroj li havis – de ĉiuj konatan – amantinon. Kaj ... li havis multegajn aliajn amantinojn (eĉ ĝis malmultaj semajnoj antaŭ sia morto), amantinojn de ĉiuj aĝoj – prefere junajn – kaj de multaj tipoj kaj profesioj.

Do la instruistino imagis, ke tiu fakto estus interesa komenco de la leciono pri tiu verkisto. Bedaŭrinde ni ne scias, ĉu ŝi sukcesis interesigi la 14-jaraĝajn gelernejanojn pri la literatura verko de Victor Hugo.

En la franca elsendaĵo oni donis ankoraŭ la plian informon, ke li eĉ notis detale ĉiujn seksajn “aventurojn” (kio ankaŭ estas menciita en la franclingva kaj la anglalingva vikipediaj artikoloj). Tamen tiuj notoj laŭdire ne estas alireblaj por geadoleskantoj.