×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2019, La sento de relativa supereco

La sento de relativa supereco

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

Psikologiistoj eltrovis multajn erarajn pensomanierojn ĉe la homoj. Oni nomas ilin "kognaj biasoj". Tiuj misaj pensomanieroj kondukas nin malbone juĝi aŭ pensi aferojn, aŭ mallogike interpreti faktojn. Unu el tiuj biasoj estas la sento de relativa supereco, kiun oni ankaŭ nomas "biaso de supereco". La plejmulto de homoj pensas, ke ili malpli ofte misjuĝas ol aliuloj. Oni rekonas ke aliuloj mense eraras, sed oni ne konscias, ke ankaŭ ni mem eraras. Oni plejofte certas esti pli lertaj kaj kapablaj ol aliuloj.

Oni aparte elmontris tiun fakton ĉe kuracistoj ekde la 1990-aj jaroj. Oni demandis al 105 medicinaj studantoj, ĉu ili pensis ke la kuracilaj vendistoj, kiuj ofte vizitas ilin, influas iliajn personajn manierojn preskribi kuracilojn. Poste oni demandis al ili ĉu tio influas la preskribajn manierojn de iliaj kunlaborantoj kaj kunstudantoj. La studantoj havis 4 respondeblojn : tio ne influas, tio iome influas, tio duone influas, tio multe influas. 60 % de la studantoj respondis ke la vendistoj ne influas iliajn proprajn preskribajn manierojn, sed nur 20% respondis ke la vendistoj ne influas la preskribajn manierojn de iliaj kunlaborantoj. Inverse, nur 5% pensis ke la vendistoj influas duone aŭ multe iliajn proprajn preskribajn manierojn, dum 30 % pensis ke tiuj vendistoj influas duone aŭ multe la preskribajn manierojn de iliaj kunlaborantoj (1).

Resume, la medicinaj studantoj do pensas ĝenerale ke ili estas malpli influeblaj ol siaj kunlaborantoj. Ili estas viktimoj de la biaso de supereco. Oni kompreneble retestis tion dum la postaj jaroj, ankaŭ ĉe kuracistoj, kaj en diversaj landoj. La rezultoj ĉiam similas.

Oni ankaŭ pritraktis la demandon: ĉu vere tiaj vendistoj influas la kuracistojn? Kaj la respondo estas jesa: ju pli kuracisto renkontas vendistojn, des pli alta estas la probableco, ke la kuracisto pli preskribas, kaj malpli bone preskribas. Tio okazas ne nur kiam kuracisto renkontas vendiston, sed ankaŭ kiam firmaoj pagas la kuraciston por partopreni en internacia konferenco, aŭ kiam vendisto invitas kuraciston manĝi en restoracio, ktp (2).

La sento de relativa supereco aperas en multaj diversaj kuntekstoj. Ekzemple, oni ĝenerale pensas ke oni plibone kondukas aŭtojn ol aliuloj (3), aŭ ke oni estas pli popularaj ol niaj amikoj (4). Tio, kion oni ne scias, estas : ĉu kiam oni konas la ekziston de tiu kogna biaso, oni pli konscias niajn mensajn erarojn ?

Fontoj

1. Steinman MA, Shlipak MG, McPhee SJ. Of principles and pens: attitudes and practices of medicine housestaff toward pharmaceutical industry promotions. Am J Med. 2001;110:551–7. 2. Brax, H., Fadlallah, R., Al-Khaled, L., Kahale, L. A., Nas, H., El-Jardali, F., & Akl, E. A. (2017). Association between physicians' interaction with pharmaceutical companies and their clinical practices: A systematic review and meta-analysis. PloS one, 12(4). 3. Svenson, Ola. Are We All Less Risky and More Skillful Than Our Fellow Drivers?”. Acta Psychologica. 47 (2): 143–148, 1981. 4. Zuckerman, Ezra W.; John T. Jost. What Makes You Think You're So Popular? Self Evaluation Maintenance and the Subjective Side of the ‘Friendship Paradox'. Social Psychology Quarterly. American Sociological Association. 64 (3): 207–223, 2011.


La sento de relativa supereco

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

Psikologiistoj eltrovis multajn erarajn pensomanierojn ĉe la homoj. Oni nomas ilin "kognaj biasoj". Tiuj misaj pensomanieroj kondukas nin malbone juĝi aŭ pensi aferojn, aŭ mallogike interpreti faktojn. Unu el tiuj biasoj estas la sento de relativa supereco, kiun oni ankaŭ nomas "biaso de supereco". La plejmulto de homoj pensas, ke ili malpli ofte misjuĝas ol aliuloj. Oni rekonas ke aliuloj mense eraras, sed oni ne konscias, ke ankaŭ ni mem eraras. Oni plejofte certas esti pli lertaj kaj kapablaj ol aliuloj.

Oni aparte elmontris tiun fakton ĉe kuracistoj ekde la 1990-aj jaroj. Oni demandis al 105 medicinaj studantoj, ĉu ili pensis ke la kuracilaj vendistoj, kiuj ofte vizitas ilin, influas iliajn personajn manierojn preskribi kuracilojn. Poste oni demandis al ili ĉu tio influas la preskribajn manierojn de iliaj kunlaborantoj kaj kunstudantoj. La studantoj havis 4 respondeblojn : tio ne influas, tio iome influas, tio duone influas, tio multe influas. 60 % de la studantoj respondis ke la vendistoj ne influas iliajn proprajn preskribajn manierojn, sed nur 20% respondis ke la vendistoj ne influas la preskribajn manierojn de iliaj kunlaborantoj. Inverse, nur 5% pensis ke la vendistoj influas duone aŭ multe iliajn proprajn preskribajn manierojn, dum 30 % pensis ke tiuj vendistoj influas duone aŭ multe la preskribajn manierojn de iliaj kunlaborantoj (1).

Resume, la medicinaj studantoj do pensas ĝenerale ke ili estas malpli influeblaj ol siaj kunlaborantoj. Ili estas viktimoj de la biaso de supereco. Oni kompreneble retestis tion dum la postaj jaroj, ankaŭ ĉe kuracistoj, kaj en diversaj landoj. La rezultoj ĉiam similas.

Oni ankaŭ pritraktis la demandon: ĉu vere tiaj vendistoj influas la kuracistojn? Kaj la respondo estas jesa: ju pli kuracisto renkontas vendistojn, des pli alta estas la probableco, ke la kuracisto pli preskribas, kaj malpli bone preskribas. Tio okazas ne nur kiam kuracisto renkontas vendiston, sed ankaŭ kiam firmaoj pagas la kuraciston por partopreni en internacia konferenco, aŭ kiam vendisto invitas kuraciston manĝi en restoracio, ktp (2).

La sento de relativa supereco aperas en multaj diversaj kuntekstoj. Ekzemple, oni ĝenerale pensas ke oni plibone kondukas aŭtojn ol aliuloj (3), aŭ ke oni estas pli popularaj ol niaj amikoj (4). Tio, kion oni ne scias, estas : ĉu kiam oni konas la ekziston de tiu kogna biaso, oni pli konscias niajn mensajn erarojn ?

Fontoj

1\\. Steinman MA, Shlipak MG, McPhee SJ. Of principles and pens: attitudes and practices of medicine housestaff toward pharmaceutical industry promotions. Am J Med. 2001;110:551–7. 2. Brax, H., Fadlallah, R., Al-Khaled, L., Kahale, L. A., Nas, H., El-Jardali, F., & Akl, E. A. (2017). Association between physicians' interaction with pharmaceutical companies and their clinical practices: A systematic review and meta-analysis. PloS one, 12(4). 3. Svenson, Ola. Are We All Less Risky and More Skillful Than Our Fellow Drivers?”. Acta Psychologica. 47 (2): 143–148, 1981. 4. Zuckerman, Ezra W.; John T. Jost. What Makes You Think You're So Popular? Self Evaluation Maintenance and the Subjective Side of the ‘Friendship Paradox'. Social Psychology Quarterly. American Sociological Association. 64 (3): 207–223, 2011.