×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La Maratono de la Sabloj

La Maratono de la Sabloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉu vi estas – aŭ estis – kuraĝega? Ĉu vi ŝatas – aŭ ŝatis – malfacilegajn aŭ eĉ danĝerajn sportojn aŭ aliajn tiajn fizikajn aktivecojn?

En la televido oni ofte vidas tiajn aktivecojn, kaj ĉiufoje mi unuflanke admiras la kuraĝon de la homoj kiuj ilin faras, sed aliflanke mi opinias ilin preskaŭ frenezaj.

Mi povus skribi pri pluraj el tiaj fizikaj aktivecoj, sed hodiaŭ mi parolos nur pri evento kiu okazis antaŭ kelkaj semajnoj: la Maratono de la Sabloj.

Oni scias, kio estas maratono:

Maratono estas longdistanca kur-konkurso 42,195 kilometrojn longa. La nomo devenas de la urbeto Maratono en Grekio [...], en kiu en la jaro 490 antaŭ Kristo atenanoj venkis en batalo kontraŭ persoj. Laŭ la legendo mesaĝulo, kiu kuris kun la mesaĝo pri la venko, kuris ĉirkaŭ 40 kilometrojn kaj post alveno al Ateno mortis. Ekde 1896, la maratono estas disciplino en la programo de la nuntempaj Olimpikoj. Franco, Michel Bréal, sugestis ke la Olimpikoj de 1896 inkluzivu kur-konkurson inter Maratono kaj Ateno (ĉ. 40 km). [...] Lastatempe, pli ol 800 urboj tra la mondo havas ĉiujaran maratonon. Kelkaj el la plej grandaj maratonoj estas la maratonoj de Bostono, Novjorko, Londono, kaj Honolulu, inter aliaj. (E-Vikipedio)

Tamen: kio estas Maratono de la Sabloj?

Ĝi estas sestaga (!) kurado en la sudmaroka dezerto. Ĝi okazas ĉiujare en aprilo ekde 1986, kiam ĝi estis organizita de la franco Patrick Bauer. Du jarojn antaŭe li estis farinta kuradon tute sola: en 12 tagoj li kuris 350 kilometrojn en dezerto, kie ekzistis nek oazo nek iu ajn vilaĝo.

Evidente oni ne kuras ses tagojn seninterrompe; nokte oni dormas. Sed dumtage oni kuras inter 30 kaj 40 kilometrojn, kaj estas unu etapo de 80 kilometroj (dum kiu oni kuras parte dumnokte, maksimume dum 34 horoj), entute ĉirkaŭ 250 km.

Oni kuras sur sablo, parte en ebenaĵoj, parte sur dunoj, kaj ankaŭ supren- kaj malsuprenkurante montetojn, sub la sahara suno, en varmego kiu povas atingi 40 gradojn celsiusajn, sed ankaŭ kelkfoje dum malhela vespero en malvarmo; nokte, kiam oni dormas en tendoj, la temperaturo povas fali ĝis 5 gradoj.

La gekurantoj devas kunporti – en dorsosakoj – siajn vestojn kaj sian provianton por la ses tagoj; ili nur ricevas ĉiutage freŝan akvon. Pro ĉio tio la Maratono de la Sabloj estas konsiderata kiel la plej malfacila kurado en la tuta mondo.

Tamen ĝi estas bone organizita, tiel ke en la diversaj etapoj estas i.a. kuracistoj kaj ambulancoj, kaj antaŭ la kurado ĉiuj partoprenontoj estas ekzamenataj de kuracistoj. Ekzistas detala anglalingva regularo kun 30 artikoloj.

La gekurontoj estas dividataj en diversajn kategoriojn: viroj, virinoj, pluraj lauaĝaj kategorioj de viraj kaj virinaj veteranoj (inter 40 kaj 79 jaroj).

La organizo ne estas senkosta. Do la partoprenantoj devas pagi ĝin; en 2019 la partopreno kostis 3.100 eŭrojn. Aliflanke la venkintoj – do tiuj kiuj atingis la celon unue – ricevas premiojn: la plej alta estas 5000 eŭroj.

En la unua Maratono de la Sabloj kuradis nur 23 partoprenantoj (du el ili estis virinoj); ekde kelkaj jaroj la nombro estas pli ol 1000.

La plej oftaj venkintoj ĝis nun estas la marokaj fratoj Mohamad kaj Lahcen Ahansal (la unua venkis dekfoje, la dua kvinfoje); ekde 2011 alia marokano, Rachid el Marabity jam venkis sesfoje. Inter la virinoj venkis plejofte francinoj.

Ne ĉiuj partoprenantoj sukcesas fini la maratonon.

La plej maljuna partoprenanto kiu transkuris la cellinion estis 77-jaraĝa!