×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La graveco de mamnutrado ... por patrinoj

La graveco de mamnutrado ... por patrinoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Dum multaj jaroj oni studas kaj informas pri la graveco de mamnutrado por beboj. Oni ĝenerale akceptas, ke se infano ricevas patrinan lakton kiel ekskluzivan nutraĵon dum almenaŭ la unuaj ses monatoj de vivo, tiam ĝi estas protektata kontraŭ diversaj malsanoj. Antikorpoj de la patrino envenas la novnaskiton kaj defendas ĝin kvazaŭ natura vakcino. Krome, la psika influo en la amrilato inter patrino kaj ido estas konsiderinde pozitiva.

Je la flanko de patrinoj, mamnutrado helpas la akiron de normala korpopezo post la akuŝo, favoras la revenon de la utero al la antaŭa situacio, malpliigas la riskon de hemoragioj kaj anemio post la akuŝo, kaj malpliigas la riskon de diabeto kaj mamkancero.

Tiaj avantaĝoj certe sufiĉas por konvinki ĉiujn novpatrinojn mamnutri siajn bebojn, ĉu? Tamen, multaj virinoj ne sukcesas tion fari dum la menciitaj minimumaj ses monatoj. Tion influas pluraj faktoroj, interalie la moderna vivstilo de virinoj, kiuj devas plenumi streĉan laboron, precipe en grandaj urboj. Estas do esence grave daŭre insisti pri tio en edukaj centroj kaj amaskomunikiloj.

Antaŭ nelonge, Instituto de Biologi-Medicinaj Studoj de la Universitato de San-Paŭlo publikigis la rezulton de grava esploro rilate tiun temon - kaj ĝi meritas diskonigon. Ili ekzamenis la cerbon de ratinoj kaj konstatis, ke tro frua ĉesigo de mamnutrado negative influas la cerbon de tiuj patrinoj.

Dum la normala tempo de mamnutrado, kreskas en la cerbo la kvanto da “oreksino” - substanco, kiu influas apetiton, dormadon kaj streso-reagojn. (Ĝi estis eltrovita en la jaro 1998, kaj estas konata ankaŭ per la nomo “hipokretino”.) Tio signifas, ke patrinoj havas biologian stimulon por protekti la bebon, pere de tiu substanco. Laŭgrade kiel tiu periodo pasas, la kvanto da oreksino iom post iom malkreskas en la cerbo. Kiam oni interrompas la mamnutradon antaŭ la ĝusta tempo, tiam la kvanto da oreksino en la cerbo daŭras nenormale alta dum longa tempo, kio kaŭzas fortan staton de streso en la patrina korpo.

La sciencistoj opinias, ke homaj cerboj funkcias same, aŭ tre simile. Kaj ili finis sian studaĵon kun rekomendo, ke kuracistoj atentu pri la sano de siaj pacientinoj, kiuj tro frue ĉesigis mamnutradon.