×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La frostvino el Kanado

La frostvino el Kanado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La Universala Kongreso de Esperanto, en la jaro 2020, okazos en Montrealo, Kanado. Tie vivas pli ol 1,5 miliono da enloĝantoj, en evoluinta socio, laŭ eduka kaj ekonomia vidpunktoj. Duono de tiu loĝantaro parolas la francan lingvon, sed multaj homoj parolas kaj la francan, kaj la anglan. Krome, ĝi estas bela regiono, plena de allogaĵoj, kio antaŭvidigas tre interesan eventon por la Esperantistaro. Unu el tiuj allogaĵoj certe estas la mondkonata “kanada frostvino”, komence preparita por akompani delikatan deserton, sed taŭgan same por fromaĝoj kaj eĉ ekzotikaj viandoj.

Kiel ĉiuj scias, ordinaraj vitejoj “dormas” dum la vintro. Ĉi tie, tamen, frostvino estas produktata per blankaj kaj ruĝaj vinberoj, kiujn frostigas la neĝo dum la severaj kanadaj vintroj. Plej taŭgaj vinberoj apartenas al la variaĵoj Riesling, Vidal, Chardonnay kaj Cabernet Franc, kaj la produktado de tiu tute speciala trinkaĵo sekvas delikatan, mane faratan procedon. La beroj devas maturiĝi inter la monatoj decembro kaj januaro, kaj oni rikoltas ilin permane, dum nokto, sub temperaturo inter 8 kaj 10 negativaj celsiaj gradoj. Oni tuj premas ilin por elpreni la dolĉan, acidan sukon. Oni tute ne aldonas sukeron, kaj la kvanto da alkoholo ne estas granda. Rezultas orkolora aŭ rubenkolora likvoreca dolĉa vino, kiun oni kutime trinkas je negrandaj kvantoj. Malsame ol en produktado de aliaj famaj desertvinoj (kiel la hungara Tokay), vinberoj por la kanada frostvino ne ricevas kontaĝon per fungoj de la specio Botrytis cinerea. Ĉi tie, temas pri puraj beroj.

Por produkti 375 mililitrojn da vino, necesas 3 kilogramoj da vinberoj, dum en produktado de ordinaraj vinoj tiu kvanto estas dekoble pli granda. Tio signifas, ke la prezo de botelo de frostvino ne povas esti bagatela... Kanado nuntempe eksportas grandajn kvantojn, je valoro de pli ol 15 milionoj da kanadaj dolaroj, jare.

Unuaj frostvinoj devenis de Germanujo. Ankaŭ en Aŭstrujo, Svisujo kaj Usono oni produktas ĝin tradicie. Kanadanoj komencis sian produktadon en la jaro 1974.

Iu blagulo skribis per interreta mesaĝo, ke la Loka Kongresa Komitato proponos senpagan glaseton da frostvino al ĉiu partoprenanto en la bankedo de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, en Montrealo. Ĉu falsa mesaĝo?...