×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La diversaj sencoj de la vorto scienco

La diversaj sencoj de la vorto scienco

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

En amaskomunikiloj aŭ interulaj babiladoj, oni ofte parolas pri scienco. Kaj ofte, oni mallaŭdas ĝin. Ekzemple, oni diras ke iuj sciencistoj eraris aŭ modifis datumojn, aŭ ke ili kreis kuracilojn kun gravaj kromefikoj. Oni kritikas la malbonajn konsekvencojn de akcidento en nuklea centralo kiel Ĉernobil, aŭ la uzado de genetike modifitaj organismoj. Sed kio estas vere scienco? Ĉu oni parolas pri la sama afero, kiam oni priskribas kiel funkcias komputilo aŭ homokorpo, kiam oni kritikas la malbonajn konsekvencojn de akcidento en nuklea centralo, aŭ kiam oni mallaŭdas la agmanierojn de sciencistoj?

Kelkaj verkintoj pensas ke la vorto "scienco" estas plursenca. Oni do nepre konsciu dum diskuto, pri kiu senco temas.

La unua senco signifas la aron de ĉio, kion oni scias. Ĉio, kio estas komune akceptata, taksata objektive kaj konsiderata je difinita momento. Ekzemple, tio, kion oni scias pri la vivo de insektoj, pri la efikeco de iuj kuraciloj, aŭ pri la maniero ellerni kiel eble plej rapide lingvon.

La dua senco de la vorto scienco signifas la aplikitajn sciencojn kaj teknikarojn kiel la nukleajn armilojn aŭ la genetike modifitajn organismojn. Ĝi enhavas ankaŭ la socio-politikan estiĝon de la esploro-branĉoj, de la teknikaraj malvolviĝadoj kaj de la financaj fluoj. Ekzemple, kiu decidas elspezi pli da mono por esplori la spacon aŭ trovi kuracilojn ol por kuraci infanajn kancerojn?

La tria senco celas priskribi la sciencan komunumon kaj ties morojn, ties ritojn kaj povo-luktojn. Sciencistoj estas ordinaraj homoj, kiuj kompreneble eraras aŭ misagas.

La lasta senco de la vorto scienco certe estas la plej grava. Ĝi signifas la klopodon, manieron kaj metodon, kiujn oni uzas por ekhavi komprenon bazitan sur kontroleblaj indikoj. La scienca metodo provas logike kaj racie pruvi, kaj ĉiam konservi kritikan sintenon rilate al la rezultoj kaj tezoj de sciencistoj. Cetere ne nur sciencistoj uzas tiun metodon ĉiutage: same agas la plumbistoj, kiuj klopodas kompreni racie kiel malfunkcias la sanitaraj instalaĵoj, aŭ la kuirantoj, kiuj provas trovi la plej bongustan kaj refareblan recepton.

Pro tiuj diversaj sencoj, kiuj ofte ne estas klarigitaj, okazas iufoje miskomprenoj. Oni povas pensi ke la racia klopodo malkovri la mondon rekte gvidas al malutilaj sociaj konsekvencoj. Se la scienco laŭ la 2-a aŭ 3-a difinoj kontraŭstareblas, kaj kontraŭstarindas, ne sekvigas, ke oni forĵetu ĉiujn aliajn sencojn de la vorto. Male estus grave diskonigi tion, ke re-alproprigo de scienco kiel klopodo estas multe pli efika ol nura kaj pura deturno. Kiel skribis la franca fizikisto Brok (Broch), "la metodo, pli ol la rezulto, fakte karakterizas la sciencan spiriton".

Fonto: Kio estas scienco, Traduk-adaptita de Andreo Hoaro el Richard Monvoisin, Pour une didactique de l'esprit critique [Por didaktiko de l' kritika spirito], doktora disertaĵo, Grenoblo, Francujo, 2007. Retatingebla tie: https://cortecs.org/eo/epo/kio-estas-scienco/