×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La blinda birdo (fragmento el romano de Istvan Nemere)

La blinda birdo (fragmento el romano de Istvan Nemere)

Tiun ĉi sonregistraĵon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La oficisto prenis la pasporton de Sven. - Sven Viborg...? Skandio...? - demandis li malferminte ĝin. Sven kapjesis, sed interne miris: "Kial li demandas tion...? Ja vidas li la foton. Kaj se la pasporto estas falsa, do mi ne diros: ne, sinjoro, ne mi estas Sven Viborg.

Ĉe la landlimoj li ĉiam sentis sin eksterulo, - homo, alveninta de ekster la Tero; nervozigis lin tiuj superfluaj stultaĵoj. Oni desegnas ie iun linion kaj diras: por ke vi ĝin trapasu, vi devas plenumi tiajn kaj tiajn kondiĉojn... - La celo de via vizito? - Privata afero. - Sinjoro, - la oficiro surtabligis la pasporton, per la harkovrita mano eĉ kaŝis ĝin, tiel li klarigis al Sven - vi ricevis la enirvizon, sed tie oni skribas: por turisma celo... - Jes, tiel estas, - interrompis Sven. Por momento li streĉe rigardis al la okuloj de la alia. La oficiro sentis, ke okaze de diskuto Sven estus malmola kontraŭulo. Post momenta konsiderado li decidis: - Bonvolu iri al la dogankontrolo, - li svingis maldekstern, - la pasporto provizore restos ĉe mi.

La dogan-oficistoj metigis la valizojn surtablen. Staris tie multaj pasaĝeroj, do Sven devis atendi. Ankaŭ tio lin kolerigis. Tra kelkaj altaj fenestroj ĵetiĝis internen ruĝaj sunrektanguloj. Iu megafono monotone ripetis nomojn de urboj por li nekonataj. Iu vortgalopis itale - aŭ hispane?

Fine venis lia vico. Sven metis sian solan valizon antaŭ juna, maldika lipharulo. - Por kiom da tempo vi alvenis? - demandis tiu. - Mi havas vizon por tridek tagoj. - Nur unu valizo...? Malfermu.

La duan fojon en la vivo okazis al li, ke oni postulis malfermon de lia valizo ĉe la landlimo. La internon de siaj pakaĵoj li ĉiam traktis kiel plej striktan sian privataĵon. Ja la fremdaj okulparoj kvazaŭ eniĝus en parton de lia animo... Tiu doganisto ne nur rigardis, sed permane ankaŭ renversis liajn aĵojn. Lia falema-indiferenta mano fulmrapide ŝovadis la kalsonojn, ĉemizojn, razilon. Kaj poste li elprenis iun... libron.

Sven staris antaŭ li, kiel infano kaptita ĉe freŝa kulpo. "Kial ni sentas tion ĉiam antaŭ ili? - pensis Sven. - La afero por ni estas humiliga, sed ili ne hontas serĉadi en valizoj de fremduloj..."

La doganisto levis alten la libreton. Kiel krimdokumenton. - Johann... Gottlieb... Fichte, - legis la doganisto la nomon de la aŭtoro. - Verko filozofia, - diris Sven trankvile. - Tion vi ne rajtas kunporti en la landon. Eble ĝi estas literaturo ribeliga. - Ĉu vi estas certa pri tio? - Ne. - Do...? - Por ĉiu okazo mi retenas ĝin. Vi ricevos kvitancon. Ĉe la reveturo vi povos repreni la libron. - Ĝia aŭtoro mortis antaŭ cent sepdek jaroj, - aldonis Sven.

Tio iomete enpensigis la doganiston, sed li ja certe memoris pri Marks kaj forprenis la libron. Post nelonge li revenis kun la kvitanco, li diris ion al la oficiro. Tiu ankoraŭfoje ĵetis rigardon al Sven, kvazaŭ konsiderante, ĉu tiaspeculon oni rajtas enlasi en la landon, poste per movo enua-senvola li stampis la pasporton kaj transdonis ĝin. Sven ne dankis. Li fermis la valizon kaj foriris.

Antaŭ la konstruaĵo estis larĝa, asfaltita vojo, multaj aŭtomobiloj veturis brue. Ĉe la placo staris miloj da aŭtoj. Nigraj valizoportistoj, taksi-ŝoforoj, policistoj, blankuloj, kolorvestitaj infanoj...

Sven haltis por momento kaj ripozis. Li alvenis en la Sudan Respublikon.