×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kiu sporto plilongigas la vivon

Kiu sporto plilongigas la vivon

Por multaj altaĝuloj la trejnado en la trejnstudio estas ĉiutagaĵo. Ĉe tio ne estas tiom decide kiom pezaj estas la pezaĵoj kaj kiom da ripetoj oni sukcesas plenumi, raportas nun medicinistoj. Laŭ ili decidas la rapideco.

Kiu dum alta aĝo volas restis sana kaj fortika, tiu integru regulan sportadon en sian ĉiutagon. Ĉu oni ĉe tio vetu pri trejnado por persisto aŭ por fortiko, tio estas science disputata. Dum multaj studaĵoj pledas por kurado, nun brazila esploro pledas por trejnado per manpezaĵoj. Ĉe tio laŭ la studaĵo ne sufiĉas levi la pezaĵojn, diras la sportmedicinistoj el Rio de Ĵanejro. Laŭ ili estas decide per kiu rapideco la ekzercoj estas plenumataj.

Gravas en tiu kunteksto la diferenco inter maksimuma forto kaj rapida forto: La unua priskribas la plej altan forton kiun la muskoloj kaj la nervosistemo povas produkti kontraŭ rezisto. La maksimuma forto estas aplikata ekzemple en tia kazo se oni devas ekŝovi aŭtomobilon. La rapida forto estas tiu per kiu oni per maksimuma forto plirapidigas dum mallonga tempo sian propran korpon aŭ ankaŭ objektojn, ekzemple dum rapida supreniro de ŝtuparo.

"Ekstari de seĝo aŭ fortreti pilkon dum progresinta aĝo postulas precipe rapidan forton", klarigas la brazila sportmedicinisto kiu gvidis la studaĵon. "Tamen plej multaj fortekzercoj koncentriĝas pri la maksimuma forto". Laŭ tio multaj homoj fokusiĝas pri la pezo de la pezaĵoj kaj pri la nombro de ripetoj, anstataŭ atenti pri la rapideco de la plenumado.

Por sia esploro la brazilaj sportmedicinistoj testis la rapidforton de 3.878 nesportemuloj en la aĝo inter 41 kaj 85 jaroj (averaĝa aĝo 59 jaroj) kaj klasifikis la testpersonojn laŭ la rezultoj en kvar grupoj. Por la elkalkulo de la rapidforto la sciencistoj elektis la ekzercon staranta remado, ĉe kio pezaĵo estas starante tirata direkte al la mentono. Tiu movo similas al la levado de aĉetaĵoj aŭ de nepinfaneto.

6,5 jarojn post la testoj estis mortintaj 247 el la viroj (10 procentoj) kaj 75 virinoj (6 procentoj). Montriĝis ĉe tio ke la mortorisko en la grupoj kun malalta rapidforto estis aparte alta. Aŭ alimaniere dirite: "Nia studaĵo montras unuafoje ke homoj kun alta rapidforto tendencas al pli longa vivo". Por la efiko sufiĉas jam mezurvaloroj kiuj situas iomete super la averaĝo. La sportmedicinistoj konsilas al kuracistoj mezuri la rapidforton de la pacientoj kaj rekomendi pli da trejnado por fortikeco.

Sveda studaĵo montras ke ĉiu maniero de moviĝado povas plilongigi la vivon. Ĉe plej multaj homoj jam pli aktiva ĉiutago kun suprenirado de ŝtuparo aŭ kun biciklado havas pozitivan efikon pri la sano. Do ne nepre necesas plenumi ekzercojn kun pezaĵoj en trejnstudio por plilongigi sian vivon. Sed necesas konscii ke moviĝado estas esenca por resti sana kaj fortika.