×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kiel ĉiu moviĝo fariĝos korpekzerco

Kiel ĉiu moviĝo fariĝos korpekzerco

La eŭropaj infanoj pli kaj pli dikiĝas. Per nova koncepto brita lernejo nun volas kontraŭbatali la superfluajn kilogramojn. Speciala programo celas forfandi grason kaj entuziasmigi precipe sport-malŝatantojn.

De multaj jaroj la Eŭropa Unio batalas kontraŭ la kreskanta nombro de grasuloj kaj tropezuloj. Brita lernejo nun iras novajn vojojn. Per speciala kontraŭgrasa programo kiun la lernejo enmetos en la ĉiutagan lernhoraron la lernantoj perdu grason.

Ja ĉie sporta instruado estas deviga parto de la lerneja programo - sed evidente la antaŭviditaj horoj ne sufiĉas por daŭre teni la gelernantojn korpe bonstataj. Ĉar de jardekoj kreskas la nombro de tropezuloj en ĉiuj membroŝtatoj de EU. La Monda Sanorganizo vide al tiu evoluo alarmas. La graskorpeco disvastiĝas kiel epidemio, laŭ la ekspertoj ĝi estas unu el la plej grandaj defioj de la 21-a jarcento.

Hungario kaj Britio okupas la unuajn rangojn en la listo de la dikuloj: En tiuj landoj preskaŭ ĉiu kvara civitano suferas pro forta tropezo. Ankaŭ Germanio konfrontiĝas kun tiaj problemoj. Tie ĉiu kvina infano estas konsiderata tropeza. La tendenco estas plialtiĝanta.

Multaj ekspertoj vidas la kaŭzon por la ekstrema tropezo en ŝanĝiĝinta vivostilo. Infanoj pasigas pli kaj pli da tempo antaŭ televidilo aŭ komputilo kaj nesufiĉe moviĝas - kio havas fatalajn konsekvencojn je ilia sano. Pli kaj pli da infanoj jam en la momento de enlernejiĝo havas pro sia tropezo deficitojn rilate al movkapablo kaj problemojn rilate al kunordigado de movoj. Krome minacas malsanoj de koro kaj sangocirkulo kaj alta sangopremo aŭ diabeto. La bildo kiun la sanekspertoj desegnas estas malhela, ili prognozas al tiuj infanoj nur tre mallongan vivon.

En tuta EU pro tio lernejoj iniciatas sanprogramojn kiuj instigu infanojn moviĝi pli kaj nutri sin pli sane. Sed peri la valoron de sporto al infanoj kiuj sidas averaĝe du horojn tage antaŭ televidilo, estas malfacile. Ĉar la problemo ne estas la instruhoroj sed la libertempo. Se la gepatroj ne instigas siajn infanojn moviĝi, la plej bona preventa programo estas senutila.

Kaj precize al tiaj sport-malŝatantoj celas la sportprogramo kiun lernejo en la brita Yorkshire disvolvis. La celo estas montri al infanoj kiuj ne ŝatas korpekzercojn la valoron de korpa aktiveco. Ekde januaro 2015 la lernejo startigos pilotprojekton kiu faros el sporto ĉiutagan rutinon. Apud la deviga sporta instruado kiu ampleksas du horojn semajne, la gelernantoj faru krome ĉiutage elpaŝojn kaj genufleksojn.

Kaj la instruistoj volas laŭeble faciligi tion al la gelernantoj. Ĉar la ekzercoj fariĝu partoj de la ĉiutaga rutino de la gejunuloj. Tiel ili ekzemple lernos kiel ili faru ĝustan flanken-moviĝon kiam ili prenas la skribilujon el sia dorsosako. Ankaŭ la paŝo antaŭen ne nur estos ekzercata dum la sporta instruado sed ankaŭ dum ligado de la ŝuŝnuroj. Same la genuflekso ne devas estas enuiga ekzerco, sed povas esti okazo por ekzemple levi pilkon.

Oni esperas per tio entuziasmigi ankaŭ sport-malŝatantojn al plenumado de korpekzercoj. Se la pilotprojekto sukcesos oni enkondukos la programon en pluaj lernejoj de la lando.