×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kial prilaboritaj pladoj dikigas

Kial prilaboritaj pladoj dikigas

Unuafoje pruviĝis kaŭza kunteksto, ankaŭ sendepende de la kvanto da kalorioj.

Ĉu vegana, ĉu kun malalta nivelo da karbonhidratoj, ĉu malriĉa je graso, ĉu riĉa je proteino - aŭ ĉu reire al la manĝaĵo de la ŝtonepoko? Estas nur malmultaj necertaĵoj por la moderna homo krom la ĝusta sinnutrado. Sed estas unu punkto pri kiu ĉiuj apostoloj de dietoj povas rapide trovi interkonsenton: Temas pri industrie prilaboritaj nutraĵoj, de terpomaj folietoj ĝis frostita pico - ili devenas de la diablo. Ili dikigas, malsanigas, ili mortigas. Almenaŭ koncerne graskorpecon la suspekto ja estas sufiĉe evidenta: De kiam la praktika, malmultekosta manĝaĵo el la superbazaro estas disvastiĝinta, la homoj averaĝe pli kaj pli dikiĝas - precipe pli malriĉaj homoj kiuj ofte havas nesufiĉe da mono kaj tempo por mem kuiri. Sed ankoraŭ neniu el la multaj studaĵoj povis pruvi kaŭzan kuntekston.

Tion nun sukcesis atingi usonaj esploristoj de la Nacia Saninstituto. Estas surprizo kion ili malkovris ĉe la serĉado pri la kaŭzoj. Plej ofte oni ja pensas: Nu, tute klare tiu aĵo dikigas, ĝi ja enhavas simple pli da kalorioj, da graso kaj da sukero. Sed tiajn faktorojn oni neŭtraligis ĉe la aktuala eksperimento. Du grupoj de testpersonoj ricevis dum kvar semajnoj pladojn, unu grupo ricevis forte prilaboritan manĝaĵon, la alia grupo ricevis neprilaboritan manĝaĵon. Ĉe la kunmetado de la menuoj oni zorgis ke la kvanto da nutraj substancoj estis preskaŭ identa, ankaŭ rilate al karbonhidratoj, salo kaj proteinoj.

Nu bone, ĉiuj povis manĝi kaj trinki kiom ili deziris - kaj kiu ricevis prilaboritan manĝaĵon, tiu prenis pli da ĝi. Tio rezultiĝis en pli granda pezo: Averaĝe plialtiĝis la pezo je apenaŭ unu kilogramo dum du semajnoj. En la alia grupo la testpersonoj perdis pezon sammezure (post tio oni ŝanĝis la grupojn kaj do fine la tuta afero fariĝis nulsuma ludo). Do kion "magian" forte prilaboritaj nutraĵoj havas en si ke oni manĝas pli da ili? Nek ili pli bongustis al la testpersonoj, nek ili estis pli konataj al la testpersonoj. Ili ne stimulis la apetiton pli forte aŭ alportis pli da kontento - per kio eblas nun ankaŭ malkonfirmi la ofte supozitan efikon de aldonaj substancoj (ekzemple de gustoplifortigiloj).

Sed estis ja diferenco: En la grupo kun la prilaboritaj pladoj oni manĝis pli rapide. Kaj kiel oni scias el pli fruaj studaĵoj: Kiu manĝas rapide, tiu manĝas pli. La surprizita stomak-intesta aparato ne havas sufiĉe da tempo por signali ke ĝi zorgu por sento de satiĝo. Kaj kial la manĝaĵo el la fabriko tiel rapide glitas malsupren tra la gorĝo? Ĝi estas ofte pli mola, ĝi estas pli facile maĉebla kaj glutebla. Kaj eble tie ankaŭ aldonaj substancoj truke kunludas. Kion ni lernas el tio? Eĉ se ni akurate atentas pri la kalorioj en 100 gramoj laŭ la pakaĵo: La freŝe kaj mem kuirita manĝaĵo pli bone taŭgas por teni nin sveltaj.