×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kial homoj ne prikonscias kaj ĝuas la progreson ?

Kial homoj ne prikonscias kaj ĝuas la progreson ?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

La mondo pliboniĝas ekde la vivo de la unuaj prahomoj. Ni vivas pli longe, malpli suferas, pli lernas, fariĝas pli inteligentaj kaj pli ĝuas malgrandajn plezurojn kaj rîcajn spertojn. La homoj malpli ofte mortigas, atakas, sklavigas, ekspluatas, aŭ subpremas aliajn homojn. De kelkaj oazoj, la pacaj kaj prosperaj lokoj kreskas kaj povus iam kovri la tutan Teron. Restas multaj suferoj, kaj egaj danĝeroj, sed ideoj, celante malpliigi ilin estis esprimataj, kaj senfinan nombron da aliaj oni elpensu.

Ĉu tiuj gajnoj rilate al saneco, riĉeco, sekureco kaj liber-tempeco plifeliĉigas nin? La respondo estas jes. En 86% de la mondaj landoj, la feliĉo kreskis dum la lastaj jardekoj. Kaj la malegalecoj internacie malkreskas inter la landoj.

La progreso ne estas kredo aŭ optimismo. Ĝi estas fakto de la homa historio! La plej granda fakto de la homa historio. Kiel la gazetoj pritraktas tiun fakton? Esploro pri la lingvo uzata en la gazetoj montris, ke dum la dekjaroj en kiuj la homaro fariĝis pli riĉa, saĝa, sekura, kaj feliĉa, la usona gazeto New York Times fariĝis pli kaj pli moroza, kaj la televidaj elsendoj pli malgajaj.

Kial la homoj ne ĝuas la progreson? Parto de la respondo venas de nia kogna psikologio. Ni taksas la riskojn uzante nekonscie la tuj disponeblajn informojn en nia memoro. Ju pli facile estas rememori ion, des pli ni taksas ĝin verŝajna. Kaj oni malpli memoras kiel vivis la homoj antaŭ pluraj jardekoj kaj jarcentoj. La alia parto de la respondo venas de la ĵurnalisma naturo, kaptita en tiu titolo de la gazeto The Onion: "La CNN (usona kaj internacia televida kanalo) organizas kunvenon por decidi pri kio la televidantoj devus paniki. ".

La novaĵoj traktas okazintaĵojn, ne malokazintaĵojn. Vi neniam vidas ĵurnaliston diri: "Mi tuj raportas el lando, en kiu la paco regas de 40 jaroj" aŭ de urbo, kiu ne suferis de teroristaj atakoj. Plie, la malbonaj aferoj okazas rapide, kaj la bonaj ne konstruiĝas en unu tago. La gazetoj povintus titoli ĉiutage dum la 25 lastaj jaroj: "137.000 personoj eliris el la ekstrema malriĉeco hieraŭ". Temas pri 1,25 miliardoj da personoj. Sed vi nenion vidis pri tio. Krome, la novaĵoj monamasigas pro nia morbida intereso, pri kio povus forflankiĝi: "Se sango fluas, la temo estos fruktodona.". Se vi kunigas niajn kognajn biasojn kun la naturo de la gazetoj, vi povas vidi kial la mondo finiĝas de longe laŭ multe da homoj.

Kiuj estas la kaŭzoj de la progreso? La progreso ne estas mistika forto, kiu superigas nin ĉiam pli alte. Ĝi ne estas mistera historio direkte al la justeco. La progreso estas la rezulto de homaj klopodoj, regata de ideo, ideo kiu diras tion: se ni uzas la racion kaj la sciencon por plibonigi la homan bonstaton, ni povas iom post iom sukcesi.

Fonto: Prelego TED de Steven Pinker en 2018, Is the world getting better or worse? A look at the numbers [Ĉu la mondo pliboniĝas aŭ malpliboniĝas? Rigardo al la ciferoj]. Retatingebla tie (en 20 lingvoj): https://www.ted.com/talks/steven_pinker_is_the_world_getting_better_or_worse_a_look_at_the_numbers/transcript