×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kial daŭra streso dikigas

Kial daŭra streso dikigas

Kiu ĉe daŭra streso manĝas multe da grasaĵoj kaj da dolĉaĵoj, tiu povus iniciati specon de diabla cirklo en la cerbo kiu aparte rapide kondukas al graskorpeco. Tiun rezulton atingis nun aŭstraliaj neŭrosciencistoj en eksperimento kun musoj.

Multaj homoj emas konsumi terpomajn folietojn, ĉokoladon aŭ pudingon, se ili troviĝas sub streso. Kelkaj el ili manĝas je tiu okazo pli ol alifoje. Kial tio estas tiel kaj kiel tio rilatas al la cerbo, tion pristudis aŭstraliaj esploristoj helpe de musoj.

Ĉe tio certaj bazaj mekanismoj ĉe la musoj kaj ĉe la homoj estas la samaj. En ambaŭ kazoj la molekulo neŭropeptido Y, mallonge NPY, reguligas la senton pri malsato. Tio signifas ke NPY estas produktata en la cerbo kaj ke ni aŭ la musoj ekhavas apetiton. Post la manĝo normalkaze la nivelo de NPY denove malaltiĝas.

Kiel nun montriĝas en la studaĵo, la musa cerbo produktas sub streso esence pli da apetitmolekuloj ol sen streso. "Je normala kazo NPY estas produktata nur en la hipotalamo kaj la alpreno de nutraĵo estas tiel reguligata pere de tiu cerba regiono", klarigas unu el la kunaŭtoroj de la studaĵo. Sub streso intervenas dua cerba regiono, la amigdalo - tie interalie estas prilaborataj emocioj kaj streso. Sub daŭra aŭ ripeta streso tiu regiono same produktas la neŭropeptidon Y por reguligi la apetiton.

Se en la nutraĵa poteto krome troviĝas nur nutraĵo kiu estas aparte altenhava je kalorioj, tiam la nivelo de NPY sub streso eĉ ankoraŭ plialtiĝas kio igas la musojn manĝi ankoraŭ pli. Por kompari: Se la stresitaj musoj ricevis normalan nutraĵon kun malalta nivelo de kalorioj, tiam la apetitmolekuloj per la manĝado denove malaltiĝis en ambaŭ cerbaj regionoj.

Decidan rolon ĉe tio ludas insulino, kiel la esploristoj observis kun surprizo. Normalkaze la hormono funkcias kiel "manbremsilo" por la apetito. Tio signifas ke dum manĝado la nivelo de insulino plialtiĝas kaj donas signalon al la korpo ke nun estas sufiĉe. Tio sammaniere funkcias ĉe musoj kiel ĉe homoj, diras la neŭrosciencisto. Sed pro la grasenhava manĝado sub streso la insulino ĉe la musoj eĉ ankoraŭ plialtiĝis. La nervoĉeloj tamen ne plu reagas pri tio, li diras. "Se la informo alvenas tro ofte, tiam oni ŝaltas al muteco. Tiel povus ekzemple okazi pri la neŭronoj en la amigdalo kiuj ne plu reagas je la multo da insulino."

La sekvoj estas ke la malsato restas kaj ke la musoj dikiĝas. Nelaste ankaŭ pro tio ĉar la musoj estas forbruligintaj malpli da korpa energio. "Se normalkaze oni konsumas manĝaĵon kun multe da kalorioj, tiam ekzemple plialtiĝas la korpa temperaturo por forigi la troan energion. Tio estas natura procezo. Ĉe la kombino de streso kaj grasenhava manĝaĵo tiu efiko inversiĝas kaj la forbruligo de energio malaltiĝas eĉ sub la nivelon de normala konsumo."

Laŭ la kunaŭtoro de la studaĵo tiuj ekkonoj estas sufiĉe bone transporteblaj al la homo, ĉar la metabolo funkcias simile. "La molekuloj kiuj reguligas la apetiton kaj la mekanismoj kiuj tenas la mastrumadon de energio en ekvilibro, estas la samaj. Ili faras la samon en musoj kiel en homoj". La esploristoj pro tio rekomendas al homoj aparte atenti en situacioj de daŭra streso pri tio, kion ili manĝas.

Kial daŭra streso dikigas

Kiu ĉe daŭra streso manĝas multe da grasaĵoj kaj da dolĉaĵoj, tiu povus iniciati specon de diabla cirklo en la cerbo kiu aparte rapide kondukas al graskorpeco. Tiun rezulton atingis nun aŭstraliaj neŭrosciencistoj en eksperimento kun musoj.

Multaj homoj emas konsumi terpomajn folietojn, ĉokoladon aŭ pudingon, se ili troviĝas sub streso. Kelkaj el ili manĝas je tiu okazo pli ol alifoje. Kial tio estas tiel kaj kiel tio rilatas al la cerbo, tion pristudis aŭstraliaj esploristoj helpe de musoj.

Ĉe tio certaj bazaj mekanismoj ĉe la musoj kaj ĉe la homoj estas la samaj. En ambaŭ kazoj la molekulo neŭropeptido Y, mallonge NPY, reguligas la senton pri malsato. Tio signifas ke NPY estas produktata en la cerbo kaj ke ni aŭ la musoj ekhavas apetiton. Post la manĝo normalkaze la nivelo de NPY denove malaltiĝas.

Kiel nun montriĝas en la studaĵo, la musa cerbo produktas sub streso esence pli da apetitmolekuloj ol sen streso. "Je normala kazo NPY estas produktata nur en la hipotalamo kaj la alpreno de nutraĵo estas tiel reguligata pere de tiu cerba regiono", klarigas unu el la kunaŭtoroj de la studaĵo. Sub streso intervenas dua cerba regiono, la amigdalo - tie interalie estas prilaborataj emocioj kaj streso. Sub daŭra aŭ ripeta streso tiu regiono same produktas la neŭropeptidon Y por reguligi la apetiton.

Se en la nutraĵa poteto krome troviĝas nur nutraĵo kiu estas aparte altenhava je kalorioj, tiam la nivelo de NPY sub streso eĉ ankoraŭ plialtiĝas kio igas la musojn manĝi ankoraŭ pli. Por kompari: Se la stresitaj musoj ricevis normalan nutraĵon kun malalta nivelo de kalorioj, tiam la apetitmolekuloj per la manĝado denove malaltiĝis en ambaŭ cerbaj regionoj.

Decidan rolon ĉe tio ludas insulino, kiel la esploristoj observis kun surprizo. Normalkaze la hormono funkcias kiel "manbremsilo" por la apetito. Tio signifas ke dum manĝado la nivelo de insulino plialtiĝas kaj donas signalon al la korpo ke nun estas sufiĉe. Tio sammaniere funkcias ĉe musoj kiel ĉe homoj, diras la neŭrosciencisto. Sed pro la grasenhava manĝado sub streso la insulino ĉe la musoj eĉ ankoraŭ plialtiĝis. La nervoĉeloj tamen ne plu reagas pri tio, li diras. "Se la informo alvenas tro ofte, tiam oni ŝaltas al muteco. Tiel povus ekzemple okazi pri la neŭronoj en la amigdalo kiuj ne plu reagas je la multo da insulino."

La sekvoj estas ke la malsato restas kaj ke la musoj dikiĝas. Nelaste ankaŭ pro tio ĉar la musoj estas forbruligintaj malpli da korpa energio. Not least because the mice have burned less body energy. "Se normalkaze oni konsumas manĝaĵon kun multe da kalorioj, tiam ekzemple plialtiĝas la korpa temperaturo por forigi la troan energion. Tio estas natura procezo. Ĉe la kombino de streso kaj grasenhava manĝaĵo tiu efiko inversiĝas kaj la forbruligo de energio malaltiĝas eĉ sub la nivelon de normala konsumo."