Internacia jaro de indianaj lingvoj
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Unesko deklaris, ke la jaro 2019 estas Internacia Jaro de Indianaj Lingvoj, kaj invitas homojn kaj instituciojn al partopreno en la rilataj eventoj. Ŝajne tio koncernas nin, Esperantistojn. Pli da detaloj estas troveblaj ĉe https://en.iyil2019.org/
La temo estas grava, ĉar ĝi tuŝas la diversecon en la mondo. Ĝi estas parto de batalo kontraῠ antaῠjuĝoj kaj subpremado de homoj. Ni pensu ekzemple, ke ekzistas en la mondo preskaῠ sep mil indianaj lingvoj, kaj tamen ili estas parolataj de apenaῠ 3 procentoj el la monda loĝantaro. Multaj tiaj lingvoj rapide malaperas, kaj tio estas granda perdo por la diverseco de kulturoj kaj homaj valoroj. La iniciato de Unesko celas ne nur atentigi la homaron pri tio, sed starigi movadon por registrado kaj batalado por ke ili postvivu. Tio inkluzivas produktadon de lernolibroj, vortaroj, retejoj por uzado de tiuj lingvoj kaj ciferecigon de materialoj science faritaj. La movado esperas apogon de registaroj, indianaj organizoj, civila socio, universitatoj kaj privataj sektoroj. Unuvorte, ĉies kunlaboro estas bonvena. La afero estas urĝa, ĉar oni riskas forperdi grandan parton de la historio, tradicioj kaj memoro de la homaro. Vidu ekzemple la situacion en Brazilo. Antaῠ la alveno de la portugalaj koloniintoj, estis parolataj ĉirkaῠ mil lingvoj kaj dialektoj, kiuj formis plurajn ´trunkojn´ kaj ´familiojn´. Ekzistas ankaῠ izolitaj lingvoj. Oni kalkulas, ke ili ĉiuj devenis de antaῠ jarmiloj. Tiuj popoloj neniam uzis skriban formon de siaj lingvoj. Nuntempe, restis 150 lingvoj, kelkaj estas uzataj de dekmiloj da homoj, aliaj de nur manpleno da ili. Ankoraῠ ekzistas en Brazilo triboj, kiuj neniam kontaktis la civilizon. Estas krome indianaj komunumoj, kie oni parolas ̸ komprenas pli ol unu lingvon. En unu sola indiana vilaĝo foje troviĝas pli ol unu lingvo. Multaj brazilaj pralingvoj estas ankoraῠ ne profunde studitaj. Kaj tamen, unu el la ĉefaj kaj plej konataj trunkoj, la ´tupia´, transdonis al la portugala lingvo multajn vortojn uzatajn en la ĉiutaga vivo. Jen kelkaj: ´jacaré´ (aligatoro), ´jabuti´ (testudo), ´mandioca´ (manioko), ´Pernambuco´ (nomo de nordorienta ŝtato), ´tatu´ (dazipo), ´urubu´ (katarto). Ĉi tiu importado de vortoj sufiĉus por pruvi la gravecon de respekto al la indiana kulturo.