×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Imperiestro Diokleciano (mallongigita)

Imperiestro Diokleciano (mallongigita)

Tiun ĉi rakonton el Apokrifoj de Karel Ĉapek produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Ĉi tiu historio estus certe pli efika, se ĝia heroino estus filino de Diokleciano aŭ iu juneca kaj virga estaĵo: sed bedaŭrinde pro kaŭzoj de historia vero estas ŝi fratino de Diokleciano, multaĝa kaj digna matrono, laŭ opinio de la imperiestro iom histeria kaj afekta, kiun la maljuna tirano certagrade timis. Tial, kiam ŝi anoncis sin al li, li interrompis aŭdiencon kun la landestro de Cireno (al kiu li per fortaj vortoj estis montranta sian malplaĉon) kaj iris renkonte al ŝi ĝis la pordo.

"Nu, kio, Antonia?" li laŭtis familiare. "Kion vi ŝatus? Ĉu vi havas denove iujn bruldamaĝitojn? Aŭ mi faru ion kontraŭ la turmentado de rabobestoj en la cirko? Aŭ vi volas enkonduki moralan edukadon en la legioj? Do malkaŝu tion, rapide, kaj sidiĝu."

Sed Antonia restis staranta. "Diokleciano," ŝi komencis preskaŭ solene, "ion mi devas diri al vi." "Ha," diris la imperiestro rezigne kaj frotis la nukon. "Sed ĉe Jovo, mi havas ĵus hodiaŭ tiom por fari! Ĉu ĝi ne povus esti prokrastita ĝis alia fojo?" "Diokleciano," daŭrigis necedeme lia fratino, "mi venas diri al vi, ke vi jam devas ĉesigi la persekutadon de la kristanoj."

. . . „...La paroloj pri ilia persekutado estas terure troigitaj. Kompreneble, iam-tiam mi devas kelkajn por ekzemplo puni -" "Kial?" ripetis la matrono. "Pro politikaj kaŭzoj," diris la maljuna imperiestro. "Rigardu, mia kara, mi povus citi al vi aron da kaŭzoj. Ekzemple, ke la popolo tion deziras. Pro primo tio forturnas ĝian atenton for de aliaj aferoj. Pro secundo, tio donas al ĝi sekuran konscion, ke ĝi estas regata per forta mano. Kaj pro tertio tio estas ĉi tie kvazaŭ nacia kutimo. Mi diras al vi, neniu prudenta kaj responsa ŝtatulo tuŝas superflue la aferojn de kutimo. Tio vekas nur senton de necerteco kaj - hm - de ia kaoso. Mia ora, dum mia regado mi jam faris pli da novaĵoj ol iu alia. Sed tio devis esti. Kio ne devas esti, tion mi ne faros." "Sed la justeco, Diokleciano," diris mallaŭte Antonia, "la justeco devas esti. Mi postulas de vi nur la justecon."

. . . Vi estas virino kaj ne komprenas tion; sed la plej gravaj taskoj de ŝtatulo estas la administraj. Diru mem, kion signifas tiuj kristanoj kompare al - ni diru kompare al fondo de regna financa kontrolo? Tio estas bagateloj." "Sed vi, Diokleciano," elspiris Antonia, "vi povus tion tiel facile aranĝi -" "Mi povus. Kaj ankaŭ ne povus," diris la imperiestro decide. "Mi restarigis la tutan regnon sur novaj administraj fundamentoj - kaj la homoj preskaŭ ne scias pri tio. Ĉar mi lasis al ili iliajn kutimojn. Se mi donas al ili tiujn kelkajn kristanojn, ili havas impreson, ke ĉio restas la sama kaj ili ne ĝenas. Mia ora, ŝtatulo devas scii, ĝis kie li povas kuraĝi kun sia reformado. Jen la afero." "Do nur tial," diris la matrono amare, "nur tial, por ke vin lasu en la paco ĉi tieaj gapuloj kaj kriuloj -"

Diokleciano grimacis. "Se vi volas, do ankaŭ tial. Sed mi diros al vi, ke mi legis librojn de tiuj viaj kristanoj kaj iome ankaŭ pri ili meditis." "Kaj kion malbonan vi trovis ĉe ili?" envortigis Antonia impete. "Kion malbonan?" diris la imperiestro enpense. "Male, ian kernon ĝi havas. La amo kaj ĉio alia - ekzemple la malrespekto al la mondana vantaĵo - Verdire tio estas tute belaj idealoj, kaj se mi ne estus imperiestro - Sciu, Antonjo, kelkaj aferoj en ilia instruo treege plaĉis al mi; nur se mi havus pli da tempo - kaj povus pensi pri mia animo -"

La maljuna imperiestro incitite frapis per manplato la tablon. "Sed ĝi estas absurda. Politike absolute neebla. Nerealigebla. . . . "Eble ne realigebla," flustris Antonia, "sed pro tio ja ili ne estas krimaj." "Krima," diris la imperiestro, "estas, kio malutilas al la ŝtato. Kaj la kristanismo paralizus la suverenan potencon de la ŝtato. Tio ne estas ebla. Mia ora, la plej alta potenco devas esti en ĉi tiu kaj ne en la transa mondo. Se mi diras, ke kristana ŝtato ne estas principe ebla, tio signifas kun logika neceso, ke la ŝtato ne povas toleri la kristanismon. Responsa politikisto devas sobre stariĝi kontraŭ nesanaj kaj nerealigeblaj revoj. Cetere ili estas nur ĥimeroj de frenezuloj kaj sklavoj -"

Antonia leviĝis, peze anhelante. "Diokleciano, volu do scii tion: mi iĝis kristanino."

"Ĉu vere?" ekmiris milde la imperiestro. "Nu, kial ne? Mi diras ja, ke ĝi havas ian kernon; kaj dum ĝi restos via privata afero - Ne pensu, Antonjo, ke mi ne havas komprenon por tiaj aferoj. Ankaŭ mi volus esti ankoraŭ unufoje homa animo; mi ŝatus, Antonjo, surhokigi mian imperion kaj politikon kaj ĉion… nome nur kiam mi finfaros la reformon de la regna administrado kaj tiajn aferojn; kaj poste, poste mi irus ien en provincon - kaj studus Platonon - Kriston - Markon Aŭrelion - kaj tiun ilian Paŭlon aŭ kiel li estas nomata - Sed nun, pardonu; mi havas iajn politikajn konferencojn."