×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Funkciigi fridujon per kristaloj

Funkciigi fridujon per kristaloj

Ĝi enhavas varmdomajn gasojn en la interno, al tio aldoniĝas alta konsumo da elektro - la ekologia bilanco de fridujoj estas negativega. Nun ĉinaj esploristoj prezentas solvon: Plastaj kristaloj anstataŭu la medidamaĝajn fridilojn.

Kiu jam uzis biciklan pumpilon, tiu scias: Tiu aĵo varmiĝas dum uzado. La fridujoj kiuj estas kutime uzataj en dommastrumejoj funkcias laŭ la sama principo. Se fridilo trakuras ciklojn de alta kaj de malalta premo, tiam oni per tio povas transporti varmon de interne eksteren.

La fridujo do baze estas hejtilo kiu aĉetas sian internan malvarman medion per investo de energio - kaj la kvanto de tiu investata energio estas mondskale giganta: Laŭ la media programo de UN 25 ĝis 30 procentoj de la tutmonda konsumo de elektro estas alkalkuleblaj al la konto de fridujoj kaj klimatizaj instalaĵoj.

Tio estas unu el la kaŭzoj kial sciencistoj jam de jardekoj serĉas alternativojn. Fine temas pri tio trovi anstataŭaĵon por la kutimaj fridiloj. Tio povas ankaŭ esti solidaj korpoj, sed tiu aliro al solvo ĝis nun ne alportis multe.

Eble nun teamo de la ĉina akademio de sciencoj atingis trarompon: La ĉinaj esploristoj utiligis por siaj eksperimentoj plastajn kristalojn kiuj ŝanĝas sian ordon sub premo kaj kiuj pro tiu eco povas malabsorbi grandajn kvantojn da varmo al la medio.

La ĉinaj sciencistoj raportas en faka ĵurnalo ke la energirikolto de la plasta kristalo neopentilglikolo estas kvardekoble pli alta ol ĉe ĝis nun prilumigitaj solidaĵoj. Rezulte el tio ankaŭ la fridiga efiko estas granda, ĝi sumiĝas ĉe ĉambra temperaturo al proksimume 50 gradoj C. Restas ankoraŭ nur unu problemo: Ĝis nun necesas apliki tre fortajn elektrajn kampojn por atingi la deziratan efikon. Ebla solvo estus miksitaj substancoj el plastaĵoj kaj ferelektraj materialoj. Se oni sukcesus produkti tiujn substancojn, la teknologio estus matura por aplikado en la ĉiutago.

Koncerne al la media bilanco, tiu aliro ofertus pluan decidan avantaĝon: La fridiloj en la tradiciaj fridujoj nome estas - kontraŭe al la plastaj kristaloj - ekstreme efikaj varmdomaj gasoj. Unu kilogramo de tia fridilo estas proksimume tiom klimatodamaĝa kiel du tunoj da karbondioksido. Tio estas tiom da karbondioksido kiom enaerigas aŭtomobilo dum ses monatoj da daŭra funkciado.