×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Frazeologiaĵoj en Esperanto (2)

Frazeologiaĵoj en Esperanto (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

2.2. Esprimpovo

La uzado de frazeologia esprimo ofte rezultigas plialtigon de esprimivo de teksto. Nur malmultaj frazeologiaĵoj estas aplikataj kiel nomumaj unuoj, por plenigi leksikajn breĉojn. La plejmulto funkcias kiel esprimoj konkurantaj kun vortstruktura leksiko, per kiuj parolanto volas veki kaj ligi intereson kaj atenton. Frazeologiaĵo ĉefe servas al la celo de ilustrado, ironiado, pinta resumado, mokado kaj generado de humuro. Oni povas ĝeneraligi tiun econ de frazeologiaĵo sub la termino "intensiga funkcio" [...]; kelkaj lingvistoj parolas pri "semantika plusvaloro". Tiu baziĝas sur bildeco de frazeologiaĵo kaŭzita de metaforaj aŭ metonimiaj signifo-transigo. La esprimpovo de frazeologiaĵo bone montriĝas ĉe komparado kun nefrazeologiaj unuvortaj ekvivalentoj:

(1) Mi celas la krepovon de herooj el sango kaj karno. (La Gazeto 63, 3/96, 13) el sango kaj karno = viva / vivoplena (2) Pere de tiu ĉi formo Urbanová kvazaŭ levis la torĉon de la pli ol dumilenia tradicio de ina poezio. (Fonto 182, 2/96, 24) levi la torĉon = daŭrigi / kontinui (3) "Certe estis almenaŭ unu-du mortoj, alikaze la polico ne donus furzon." (Steele 1992: 26) ne doni furzon = ne zorgi

Kiam oni anstataŭigas la frazeologiaĵojn en tiuj ekzemploj per la donitaj leksemoj ekestas frazoj ekvivalentaj laŭenhave (laŭ la denotata signifo), sed rilate la stilefikon (la konotatan signifon) ni devas konstati perdojn. Estiĝas frazoj malpli pintaj kaj frapaj. Kiel precipe ekz. (3) montras, esprimpovo estas ligita kun stila nivelo.

Ankaŭ la strukturo de frazeologiaĵo kontribuas al ties esprimpovo. Eufonio, atingita per paralelaj strukturoj, markita vortordo, ritmo kaj rimo, estas ĉefa karakterizaĵo de Esperanta frazeologio. Tio ĝustas por la tradiciaj unuoj en Proverbaro Esperanta (ProvE) kaj same por hodiaŭaj esprimoj (ekz. laste sed ne balaste; Tut-Tera Teksaĵo/TTT; lama-fama, proze-loze). Ne malofte estas tiuj karakterizaĵoj kiuj lasas nin ekkoni kaj facile rememori frazeologiaĵon. Krome poeta strukturo apogas la stabilecon de esprimo.

Same kiel idiomeco, esprimpovo estas nur potenciala (kvankam tipa) propraĵo de frazeologiaĵo. Ĝi estas la kaŭzo ke oni ĝenerale rigardas la frazeologion de lingvo samsenca al viveco. Ankaŭ planlingvo ne povas rezigni pri tiuj potencoj, se ĝi volas esti plenvalora komunikilo en plej diversaj terenoj.