×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Finiĝas la erao de individua aŭtotrafiko

Finiĝas la erao de individua aŭtotrafiko

La strata trafiko, precipe en urboj, pli kaj pli densiĝas. Tio kaŭzas plurajn problemojn: Pli da aŭtomobiloj enaerigas pli da rubgasoj. Precipe aŭtomobiloj kun dizela motoro eligas venenan rubgason, nome nitrogenoksidon. Kaj la pli densa trafiko ofte kaŭzas longajn ŝtopiĝojn de aŭtomobiloj.

La sistemo de individua aŭtomobila trafiko jam delonge tie ne plu laŭorde funkcias. Sed la aŭtomobila industrio volas dum ankoraŭ laŭeble longa tempo produkti kaj vendi la kutimajn personajn aŭtomobilojn. Necesus tamen produkti aŭtomobilojn kiuj ne eligas venenajn rubgasojn, do ekzemple veturilojn kun elektra motoro kiu ricevas sian energion de altkapacita baterio.

Sed la aŭtomobila industrio el propra intereso ne volas fari tion. Necesas tial ŝtataj reglamentoj kiuj devigas la industrion produkti veturilojn kiuj estas pli medikonvenaj ol la ĝisnunaj. Sed la grandaj produktantoj agas kontraŭe: Ili ofertas eĉ pli grandajn veturilojn kiuj bezonas pli grandan spacon kaj eligas pli da rubgasoj. Oni vendas tiajn aŭtomobilojn kun la argumento ke ili estas pli komfortaj, ĉar oni sidas en ili pli alte.

La kvar radoj havas pli grandan diametron. Estas diametro kiel ĝi estas konata de veturiloj kiuj estas uzataj ekster ŝoseoj. Oni nomas tiujn aŭtomobilojn SportUtilaj Veturiloj (SUV), sed la aĉetantoj de la nunaj altradaj aŭtomobiloj apenaŭ uzas sian veturilon por sportaj celoj. Ili konsideras sian grandan aŭtomobilon fortikaĵo sur kvar radoj. Ili volas esti pli fortaj ol aliaj aŭtomobilistoj kun pli malgrandaj aŭtoj.

Sed estas frenezaĵo: Ĉar la grandradaj aŭtoj bezonas tiom da spaco, la parkumado povas esti problemeca, ĉar la manovrado al la parkuma spaco aŭ el ĝi postulas pli da peno. Kaj la grandaj aŭtoj estas ankaŭ ĝenaj en la strata trafiko. Ili malfaciligas la vidon antaŭen kaj en mallarĝaj ŝoseoj ili povas bloki la vojon por alproksimiĝantaj aŭtomobiloj el kontraŭa direkto.

Kaj tiuj grandaj personaj veturiloj estas pli multekostaj. Do ili estas pli enspezigaj kaj tial la industrio premas ilin en la merkaton. La industrio estas konscia ke tio ne plu povas daŭri longe, sed oni volas elprofiti la produktadon de fuelmotoraj veturiloj ĝis la lasta momento.

La ŝanĝo jam videblas: Mi ĵus legis en mia hejma gazeto ke ekde la jaro 2020 entrepreno en Supra Aŭstrio, kiu ĝis nun okupiĝas pri produktado de konstruelementoj por aviadiloj, produktos senpilotajn elektrajn virabelojn por taksia transporto. La prototipo de "Aŭtonoma Aera Veturilo" (AAV) jam aktive funkcias en aertrafiko. Oni jam plenumis 7000 horojn da testaj flugoj el kiuj 2000 horoj okazis kun pasaĝeroj.

La flugtaksioj ofertas lokojn por du personoj kun iomete da pakaĵo. Ilia maksimuma rapideco atingas 160 km en horo. La maksimuma daŭro de flugo situos ĉe 25 ĝis 30 minutoj. Ene de kvaronhoro la baterio estas reŝargebla je 80 procentoj. La prezo de flugo estos simila al tiu de strata taksia transporto.