×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Esperanto en la Legio de Bona Volo

Esperanto en la Legio de Bona Volo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

La 27-an kaj 31-an de aŭgusto de 2015 aperis ĉi tie du artikoloj miaj pri “Kvar kompare novaj religioj”, kaj mi diris, ke ĉiuj ili apogas Esperanton: Spiritismo, Bahaismo, Oomoto kaj Ŭonbulismo.

En artikolo pri “Religioj en Braziljo” (12-a de decembro de 2017) mi menciis la spiritan movadon “Legio de Bona Volo” (LBV), kiu ankaŭ apogas Esperanton, kaj mi montris foton de la bela “templo” de LBV, kiu ne estas preĝejo de tiu aŭ de iu ajn movado, sed estas malfermita al ĉiuj, kiuj volas ekzemple mediti.

Pri LBV troviĝas en la E-Vikipedio i.a. jenaj informoj:

Legio de Bona Volo, LBV, estas brazila institucio civila, spiritualista, filantropia kaj eduka. Ĝia oficiala celo estas "prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo", en praktiko, ĝi faras karitatan laboron per infanejoj, restejoj por maljunuloj, disdono de helpo al malriĉuloj, ktp.

Ĝi estis fondita en 1950 de Alziro Zarur, kaj ekde lia morto la direktoro-prezidanto estas José de Paiva Netto.

En marto ĉi-jare EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo) informis, ke LBV partnere kun EASP

“okazigis plian atelieron de Esperanto senpage alireblan al ĉiuj interesatoj konatiĝi kun la lingvo. La ĉi-jara ateliero okazis en la Socihelpa Komunuma Centro de LBV, la 23-an de februaro, kun la ĉeesto de kvindeko da vizitantoj kaj gelernantoj de la Edukejo Paiva Netto.”

Tiu informo ankaŭ aperis en jena UEA-retpaĝo: https://uea.org/vikio/Brazilo:_Entuziasma_evento_en_Legio_de_Bona_Volo.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi demandis al la respondeculoj pri la rilatoj inter LBV kaj Esperanto, kaj mi nun citas el la respondo:

Plenume al la ekumena kaj frateca celo de Legio de Bona Volo, pluraj publikaĵoj kun ĝia mesaĝo estas tradukitaj al Esperanto, kiel ekzemple ekumenaj preĝoj, beletraj paĝoj, bibliaj tekstoj, revuoj, faldfolioj, ĵurnaloj, flugfolioj, porinfanaj libroj, interalie. Strebante stimuli la diskonigadon de Esperanto tra la interreto kaj atingi precipe gejunulojn, Legio de Bona Volo konstante ĝisdatigas siajn profilojn ĉe Fejsbuko kaj Jutubo, kaj diskonigas, ankaŭ per novaĵleteroj kaj retpoŝto, fotojn kaj noticojn pri la esperantistaj aktivecoj tra la tuta mondo.

Poste mi faris pliajn, pli specifajn demandojn pri LBV kaj Esperanto kaj ricevis jenajn informojn:

● LBV diskonigas la menciitajn Esperantajn publikigaĵojn ekde 1980. ● La tekstoj verkitaj de LBV-teamanoj estas tradukataj de tri brazilaj esperantistoj, inkluzive de nia kunlaboranto Paulo Sérgio Viana. ● LBV - okazigas ĉiujaran atelieron pri Esperanto por prezenti kaj instigi la lernadon de la Internacia Lingvo al la komunumo kaj al la lernantoj de LBV; - konstante korespondas kun la esperantistaro en la tuta mondo; - partoprenas en naciaj kaj internaciaj E-kongresoj kaj E-renkontiĝoj, ekzemple: 92a UK (Japanio - 2007); 94a UK (Pollando - 2009); 8ª Tutamerika Kongreso en San-Paŭlo (2011); - preparas nun, post antaŭa publikigo de la libroj “Celoj de LBV”, “Meditadoj kaj Pensoj (Dialektiko de Bona Volo)”, “Religio de Dio – Spiritualismaj Gvidlinioj de la Monda LBV” kaj “Meditadoj el la Animo” – tri pliajn librojn, publikigotajn ankoraŭ en 2019. ● LBV havas la Esperantajn retejojn “Portalo LBV” (www.bonavolo.com), “Blogo Paiva Netto” (www.paivanetto.com/eo) kaj “Retejo Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito” (www.religiodedio.org), krom la retejo “LBV kaj Esperanto”, en kiu legeblas pliaj informoj pri la rilatoj inter LBV kaj la internacia lingvo.