×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Denove pri la plej bona instruisto en la mondo

Denove pri la plej bona instruisto en la mondo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Je la 28-a de marto 2019 la Esperanta Retradio proponis sonartikolon pri gravega temo, certe la plej grava temo en la mondo: Edukado. La artikolo informis pri la premio “Plej bona instruisto en la mondo”, donita al heroa kenjano Peter Tabichi, kiu saĝe instruas Matematikon kaj Fizikon en vilaĝo kun malmultaj rimedoj, al malriĉaj infanoj. Tiu afero estas miaopinie tiel grava, ke mi petas permeson reveni al ĝi, laŭ alia vidpunkto.

La premion iniciatis Varkey-Fondaĵo, nome institucio kun sidejo en Britujo kaj oficejoj en Dubajo, Ganao, Ugando kaj Argentino. Ĝi agadas partnere kun registaroj, politikistoj kaj lokaj spertuloj, por faciligi la laboron de instruistoj. Ĉar nenio estas pli prioritata ol Edukado, laŭ la devizo: “Ĉiu homo meritas bonan instruiston.” En iuj regionoj en la mondo, krom manko de instruistoj, la ekzistantaj ne havas sufiĉe da scio kaj trejnado por tia grava tasko.

La menciita premio estas konsiderata kiel la “Nobel” en Edukado. Elektiĝas ĉiujare dek kandidatoj el plej diversaj regionoj en la mondo, inter miloj da indikitoj el dekoj da landoj. La finalistoj alvenas al la solena ceremonio, kie oni premias la grandan venkinton per sufiĉe alta monsumo. En 2019 la finalistoj venis el Britujo, Nederlando, Japanujo, Argentino, Usono, Kenjo, Hindujo, Kartvelio, Aŭstralio kaj Brazilo. La kriterio por la venko estas la uzado de laŭgradaj, novaj edukaj praktikoj, kiuj donas videblajn rezultojn, vekas atenton en la komunumo, plibonigas la instruistan profesion kaj helpas lernantojn fariĝi civitanoj. Simpla sidiĝo inter la dek finalistoj jam signifas gravegan rekonon de la laboro de tiuj instruistoj.

La brazila ĉi-jara kandidato estas 39-jara Débora Garofalo. Ŝi diplomiĝis en fakultato pri Beletro kaj Pedagogio, kaj ŝi laboras en municipa lernejo en malriĉa regiono en la periferio de la urbo San-Paŭlo. Malgraŭ sia fako, ŝi entuziasmigis lernantojn per konstruado de helikopteroj, maŝinoj por trinkaĵoj kaj aŭtomataj aŭtomobiletoj. Ŝi do sin prezentis por instrui informadikon, teknologion kaj robotikon al infanoj, kaj krome, per propraj rimedoj, ŝi instruas kolektadon de rubaĵoj (tiel oni preventas inundojn) por transformado de tiu materialo en utilajn etajn robotojn kaj aliajn maŝinojn.

Ŝi diris: “Mi rimarkis, ke multaj lernantoj ne venas al la lernejo en pluvaj tagoj, kaj ke inundojn pliigis la granda kvanto da rubaĵo sur la stratoj. Mi petis, ke ili trovu la lokojn, kien oni forĵetis tiun materialon kaj kolektu ĝin.” Pro tiu agado, unu tuno da rubaĵoj estis jam forprenita de sur la stratoj, kio kunigis la komunumon por kunlaboro, en malriĉaj kvartaloj.

Gratulon al Débora kaj al ĉiuj finalistoj! Ili estas homoj, kiuj efektive konstruas pli bonan mondon.