Ĉu "verda" tekniko savos nian planedon ?
La malbonaj novaĵoj amasiĝas: klimata ŝanĝo, elmortado de specioj, la rubiĝo de niaj maroj. Kulpas la homo kaj la kreskanta konsumo de fontaj materialoj. Eliron ofertu verda teknologio. En Berlino ekspozicio montras kiel tio povus funkcii.
La monda ekonomio estas tajlorita por kreskado. Ĝis nun tiu kreskado baziĝas sur la konsumo de fontaj materialoj. Elstara ekzemplo estas nafto. Ĝi estas elpumpata el la grundo pli kaj pli rapide kaj estas utiligata por la movigo de veturiloj, ŝipoj kaj aviadiloj. Pli kaj pli da personoj kaj varoj estas transportataj per tio. Sed kune kun la ekonomio kreskas la problemoj: La bruligita nafto eniras kiel karbondioksido la atmosferon, kaj la klimata ŝanĝo kiu rezultas el tio minacas endanĝerigi nian civilizon.
La malŝparo de fontaj materialoj havas ankoraŭ aliajn gravajn konsekvencojn: ekzemple malabundecon de akvo, amasan elmortadon de specioj kaj plenrubiĝo de la mondaj maroj. La ĝisnuna sukcesmodelo de la ekonomio, la ĝisfina ekspluatado de fontaj materialoj minacas fariĝi ekologia sakstrato. Sed kiel la homaro povos eskapi el tio - sen grave perdi bonstaton?
Ebla respondo je tio estas "verda" teknologio. Ĝi savu naturajn fontajn materialojn kaj tenu la efikojn de produktado kaj konsumo pri la naturo je laŭeble malalta nivelo. Plej konata ekzemplo estas renovigeblaj energioj. Suno kaj vento produktas elektron, sed ĉe tio ili ne enaerigas klimatodamaĝan karbondioksidon. Tamen ankaŭ ili ne estas sendifektaj ĉar ili estas kompareble multekostaj kaj bezonas multe da spaco.
La ideo pri verda teknologio estas plivastigebla al pluaj vivokampoj: al la pritraktado de krudaj materialoj, la movebleco, la nutrado kaj la produktado de preskaŭ ĉiuj konsumaĵoj. Ideon pri tio kiuj "verdaj" produktoj kaj servoj povas konkeri la merkaton, peras la "Festivalo de verda tekniko" en Berlino kiu laŭ indikoj de la organizantoj estas la unua tiuspeca. Tio estas apenaŭ miriga: La temo de elektra movebleco okupas multe da spaco ĉe la ekspozicio. Sur la areo en la antaŭa flughaveno Tempelhof estas ĉio kio povas moviĝi antaŭen: flugtaksioj, trajnoj, aŭtomobiloj, kamionoj, motorcikloj, skuteroj kaj boatoj. Ankaŭ en la reala ekonomio la senbenzina movebleco havas la plej fortan kreskadon de ĉiuj verdaj teknologioj - ĉe la elektraj motorsistemoj estas pli ol 50 procentoj jare.
Ĉu verda tekniko do savos la teron? Kritikantoj diras ke la vizio pri verda teknologio enhavas kelkajn belecajn difektojn. Ĉar ĝi laŭ ili donas la iluzion ke la homaro povus senhalte konsumadi plu - nur ke tio okazus kun verda fasado. La vizio de aŭstralia esploristo aliflanke ne estas altteknologiaj flugaŭtomatoj, multekostaj efikegaj domoj kaj vertikalaj farmoj - sed feriadoj en la hejmlando, puloveroj anstataŭ hejtinstalaĵoj kaj legomaj bedoj en la propra ĝardeno.
Certe necesos ambaŭ: verda teknologio kaj redukto de konsumo. Per ambaŭ kune ni havas ŝancon savi nian planedon.