×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Clara Schumann, pionira

Clara Schumann, pionira

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En tempo, kiam feliĉe rajtoj kaj valoro de virinoj iom post iom estas akceptataj, indas ĉiam rememori kaj celebri pionirojn de tia konkero. Clara Schumann estis unu el tiuj pioniroj. Kune kun Fanny Mendelssohn (fratino de Felix), ŝi estis unu el la unuaj virinoj, kiuj firmiĝis en la panteono de grandaj muzikgeniuloj. Clara naskiĝis en Leipzig, Germanujo, en 1819, tiel ke ŝian jubileon, en 2019, la tuta mondo nun festas. Ni aliĝu al tia festo.

Ŝia muziktalento ekburĝonis danke al la patro, kiu ekde ŝia frua infanaĝo instigis ŝin al intensa pianoludado, violonludado, kantado, studado de teorio kaj harmonio. Rezultis de tiu penado admirinda virtuozo kaj komponisto, la plej rava virina figuro en la romantika eŭropa muziko.

Ankaŭ ŝia persona vivo estis eventoplena, kaj inspiris kinofilmojn - interalie kun la rolado de alia mita virino: Katharine Hepburn.

La vivo de Clara forte ligiĝis al la vivo de du viroj: ŝia edzo Robert Schumann kaj la amiko de la familio, Johannes Brahms. Por akiri la rajton edziĝi al Robert, pro forta kontraŭstaro de sia patro, ŝi devis havigi laŭleĝan permeson. Antaŭjuĝojn kiel muzikisto ŝi devis longe alfronti, kaj multaj siatempaj opinioj atribuis ŝiajn komponaĵojn al la edzo. La mensa premo estis tiel forta, ke Clara ĉesigis komponadon ankoraŭ en juna aĝo, mem konvinkita, ke virino ne povus esti komponisto. Vidu, kion ŝi diris, kiam ŝi estis jam maljuna:

“Iam mi kredis, ke mi havas krean talenton, sed mi forlasis tiun ideon; virino ne rajtas deziri komponi - neniam troviĝis unu, kiu povis fari tion. Ĉu mi esperus esti tia?”

Tamen, Clara Schumann brile komponis. Ŝi lasis pianokonĉerton kaj multajn ĉambromuzikajn kaj korusajn verkojn, kanzonojn, romancojn kaj aliajn nelongajn komponaĵojn, precipe por piano.

Ŝi famiĝis kiel koncertisto, en Eŭropo. Ŝi estis unu el la unuaj pianistoj, kiuj ludis parkere. Ŝi ekskursis multfoje kaj estis aklamata pro sia eksterordinara virtuozeco. Pro la malbona sano de sia edzo, ŝi devis longe subteni la hejmon (ili havis entute ok gefilojn).

Brahms envenis en la vivon de la paro kiel disĉiplo de Robert Schumann. Clara forte ligiĝis al li, kaj tiu ligiĝo daŭris longe, eĉ post la morto de la edzo. Kiam Robert, fine de sia vivo, estis enfermita en azilo, Brahms donis al Clara valoran apogon.

Pasis ducent jaroj de post la naskiĝo de tiu genia virino. Nuntempe, ŝia brilo jam ne dependas de la edza nomo, nek de la amikeco kun la granda Brahms. Post pli ol 60-jara kariero (ŝi mortis en 1896), ŝia nomo definitive enskribiĝis en la historion de muziko.