×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ĉerpi elektron el marakvo

Ĉerpi elektron el marakvo

Fenomenon kiu ankaŭ aperas ĉe la saligo de nudela akvo, esploristoj el Kalifornio volas elprofiti por la klimatkonvena produktado de elektra kurento. Se akvo kiu enhavas multe da salo trafas al sensala akvo, tiam saleroj tute de si mem elsvarmas, ĝis la enhavo da salo estas ĉie egala. Tio okazas ne nur en la kuirpoto sed ankaŭ en la maro, ekzemple ĉe enbuŝiĝoj de riveroj aŭ tie kie akvopurigaj instalaĵoj enmarigas purigitan rubakvon. Por konverti tiun naturan forton kiu estas ankaŭ nomata "blua energio" al elektra kurento, teamo de la Stanforda universitato laboras pri tute aparta baterio.

"Nia tiel nomata miksentropia baterio estas simple konstruita kaj konsistas el favorkostaj materialoj", diras la estro de la teamo. Malsame ol aliaj procedoj kiuj uzas la saman fenomenon, ĝi funkcias sen prizorgendaj membranoj kaj sen turbinoj por la produktado de kurento. La baterio enhavas du elektrodojn el kiuj unu konsistas el la kolorpigmento Berlina Bluo, kaj la alia el dotita polipirolo kiu estas konduktiva plastaĵo. Se la baterio estas alterne inundata per marakvo kaj per sensala akvo, tiam elektre ŝargitaj salpartikloj migras ĉiam denove en la elektrodajn materialojn aŭ alterne elmigras el ili. Tra ekstera elektra cirkvito eblas tiam elkondukti elektron. La principo ne estas nova, sed la nun elektitaj materialoj estas pli robustaj kaj malpli kostaj ol la ĝisnunaj aparataroj, diras la studaĵo.

La sciencistoj sukcese testis prototipon kun marakvo el markolo ĉe San Francisko kaj kun purigita rubakvo el akvopuriga instalaĵo en Palo Alto. "Akvopurigaj instalaĵoj en proksimeco de marbordo estas bona elirpunkto por establi la teknologion", diras la sciencisto. Ties propra bezono pri energio povus esti kovrata plejparte aŭ eĉ komplete. Laŭ raporto de internacia esplorista teamo el la jaro 2016 la tutmonda potencialo por la rikolto de elektro per tiu procedo pri salakvo el la maro estas ankoraŭ multe pli granda. Se oni nur konsideras la enbuŝiĝojn de riveroj, tiam eblus ĉerpi en jaro 625 TW-horojn, kio korespondus al tri procentoj de la tutmonda bezono pri elektro. Krome la "blua" elektro fluas sendepende de la vetero, de la sezono aŭ de horo de diurno. Tio estas avantaĝo kompare al ventenergiaj aŭ sunenergiaj instalaĵoj.

Ĉu la senmembrana procedo el Kalifornio taŭgos kiel alternativo al la jam funkcianta procezo surbaze de osmozo, tion la estonteco devos ankoraŭ montri. Ĝis nun la senmembrana procedo liveras elektron nur en laboratorio kaj ankoraŭ nesufiĉe. Necesas ankoraŭ plialtigi la densecon de produktivo por ke la procedo estu taŭga por komerca apliko. Oni nun planas pilotan instalaĵon ĉe la maro.