×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ĉeĥio prezentos ĉe la Dubaja Expo 2020 aparaton, kiu transformas dezerton en oaz

Ĉeĥio prezentos ĉe la Dubaja Expo 2020 aparaton, kiu transformas dezerton en oaz

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Ĉeĥio, kiel unu el la unuaj naŭdek landoj, transprenis la konstruadon de nacia pavilono en EXPO 2020 en Dubajo pasintsemajne. Laboristoj jam komencis la prilaboradon de la tereno. La duetaĝa konstruaĵo ofertos al vizitantoj ekspozicion prezentantan ĉefe ĉeĥajn sciencajn malkovrojn kaj novigojn. La ĉefa allogo estos aparato, kiu povas transformi la aeron en akvon kaj varmegan sablon en dezertoj al florantaj oazoj.

La ĉeĥa pavilono kreskos laŭ plano de junaj ĉeĥaj arkitektoj de la kompanio Formosa AA. Sed la konstruaĵo mem ne nur estos ekspozicia spaco, ĝi fariĝos karakteriza ekspozicio mem. La pavilona strukturo kombinas du klare malsamajn partojn. La simpla maso de la pavilono estos kompletigita per strukturo de 12 metroj el organika vitrofibra tubo, kiu ĉirkaŭas la konstruaĵon, penetras en la internon, kaj kreas la ĉefan vidan elementon, kiu aperas tra la tuta pavilono. Kiel atentigis Jiří František Potužník, kiu prizorgas la ekspozicion, neniu iam konstruis grandan mem-subtenantan konstruaĵon el vitrolamenigitaj tuboj.

La kompleta pavilono devus esti transdonita de la konstruistoj al Ĉeĥa Respubliko por uzo ĝis la fino de ĉi tiu jaro. En januaro 2020, sistemo nomata S.A.W.E.R. devus esti instalita en la pavilono. Suna Aera Tero-Rimedo, mallongigo de anglaj vortoj por suno, aero, akvo, energio kaj rimedoj. Ĉi tiu sistemo, disvolvita de sciencistoj de la Akademio de Sciencoj kaj la Ĉeĥa Teknika Universitato, uzos sunan energion por produkti akvon el la aero. Ekzemple Abu-Dabio jam interesiĝis pri ĝi.

"Estas ĝojige, ke la arkitekturo de la ĉeĥa pavilono kaj la SAWER-teknologio ne nur atingis la lokajn komunikilojn sed jam komencas altiri interesatojn por eventuala aĉeto de licenco. SAWER povus trinkigi kamelojn aŭ krei oazojn ie en la dezerto," diris Jiří František Potužník.