×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ĉapoj por vendi - el la angla tradukis Mirek Malovec

Ĉapoj por vendi - el la angla tradukis Mirek Malovec

Tiun ĉi rakonton produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Antaŭ longa tempo en malgranda urbo vivis viro. Li vendadis ĉapojn. Li havis multajn ĉapojn por vendi. La ĉapoj estis brunaj kaj blankaj, grizaj kaj ruĝaj. Lia propra ĉapo estis nigra.

Do li havis multajn ĉapojn por vendi kaj li portis ilin sur la kapo. Unue li havis sur la kapo sian nigran ĉapon, poste la blankajn ĉapojn, poste la grizajn ĉapojn kaj fine la ruĝajn ĉapojn.

Li iris tien kaj reen sur la strato kaj vokis: "Ĉapoj! Ĉapoj por vendi! Dek kronojn por unu ĉapo! "Iun tagon li iris supren sur la strato kaj vokis: "Ĉapoj! Ĉapoj por vendi! Dek kronojn por unu ĉapo! "Sed tiun tagon neniu volis liajn ĉapojn. Neniu volis eĉ la ruĝan ĉapon. La viro estis tre malsata, sed li ne havis monon por tagmanĝo.

"Mi promenos", li diris.

Kaj li iris el la urbo. Li iris longan tempon. Fine li venis al granda arbo.

"Ĉi tie estas bela loko por ripozi," li diris.Kaj li eksidis sub la arbo. Ĉiuj liaj ĉapoj estis sur lia kapo - lia propra nigra ĉapo, poste liaj brunaj ĉapoj, poste la blankaj ĉapoj, poste la grizaj ĉapoj kaj fine la ruĝaj ĉapoj. Ĉiuj estis tie. Tial li ekdormis.

Li dormis longan tempon.

Kiam li vekiĝis, li tuŝis per la mano sian kapon. Sed kion li tuŝis, estis sole lia propra nigra ĉapo.

Li rigardis dekstren. Neniuj ĉapoj.

Li rigardis maldekstren. Neniuj ĉapoj.

Li rigardis malantaŭ la arbon. Neniuj ĉapoj.

Poste li rigardis supren sur la arbon. Kion vi pensas, ke li vidis?

Li vidis multajn simiojn sur la arbo. La simioj tie sidis. Sur ĉiu simio estis bruna aŭ blanka aŭ griza aŭ ruĝa ĉapo! La viro rigardis la simiojn. La simioj rigardis la viron. Li ne sciis kion fari.

Poste li diris: "Simioj, vi devas redoni al mi miajn ĉapojn!" Kaj li minacis ilin per la fingro. Sed la simioj minacis per la fingro lin kaj diris: "Ts, ts, ts!"

La viro ekkoleris kaj minacis ilin per ambaŭ manoj kaj diris: "Simiaĉoj! Vi devas redoni miajn ĉapojn!" Sed la simioj minacis lin per siaj manoj kaj diris: "Ts, ts, ts!"

Fine li tre, tre koleris. Li prenis sian propran ĉapon kaj ĵetis ĝin sur la teron. La viro tre ĝojis, kiam li vidis ĉiujn siajn ĉapojn sur la tero. Li prenis siajn ĉapojn kaj metis ilin denove sur la kapon - unue sian propran nigran ĉapon, poste la brunajn ĉapojn, poste la blankajn ĉapojn, poste la grizajn ĉapojn kaj fine la ruĝajn ĉapojn.

Poste li iris reen en la urbon kaj vokis: "Ĉapoj! Ĉapoj por vendi! Dek kronojn por unu ĉapo!"