×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Britoj fine devas decidi pri sia estonteco

Britoj fine devas decidi pri sia estonteco

Decidi signifas akcepti realon. Sed la britaj politikistoj ne volas akcepti ke ilia lando ne plu estas izolita insularo apud la eŭropa kontinento, sed ke tiu lando pro la teknika progreso en transportsistemoj estas malvaste ligita kun la kontinento.

Oni revas ankoraŭ pri la pasinta mondvasta imperio kaj konsideras Eŭropon nur kiel malpli signifan partneron kaj por la reprezentantoj de tiu politika opinio Britio vivos pli bone post forlaso de Eŭropa Unio. Ili rakontis tiun fabelon antaŭ tri jaroj al la brita popolo kaj okazigis referendumon demandante ĉu Britio restu membro de EU aŭ ĉu la lando forlasu la Eŭropan Union.

Aperis la nocio "Brexit" (brit-eliro, breliro) kaj la misinformitaj britoj voĉdonis je 52 procentoj por forlaso. La brita registaro tiam post kelkaj monatoj decidis iniciati la forlasan procezon laŭ artikolo 50 de la EU-traktato. Oni fiksis kiel daton por la breliro la 29-an de marto 2019.

Tamen ĝis hodiaŭ estas malklare kio okazos je tiu dato. La plej bona ebleco estus forlaso surbaze de forlaso-traktato por eviti ĥaosan situacion, sed ĝis nun la brita parlamento ne akceptis la tiurilatan proponon de EU. Oni ankoraŭ intertraktas kun EU por ricevi garantiojn de EU ke ĝi ne aplikos asekuran klaŭzon pri norda Irlando, se oni ne trovos longdaŭran solvon pri la komercaj rilatoj inter Britio kaj EU.

Sed EU insistas je la klaŭzo kaj volas nur promesi ke oni volas apliki ĝin nur se nepre necesus. Sed tiu promeso ne sufiĉas al la britaj politikistoj. Ili postulas juran garantion. La 12-an de marto okazos en la brita parlamento plua voĉdonado pri la propono de EU. Kaj ŝajnas ke ankaŭ ĉi-foje la deputitoj rifuzos ratifi la proponatan forlaso-traktaton.

Se tio okazos, tiam la sentraktata breliro estos malmola, nome ĥaosa. Tian breliron subtenos nur malmultaj deputitoj en la parlamento kaj tial la parlamento povus voĉdoni ke sentraktata breliro ne okazu. Tio signifus tamen ke la breliro ne povus okazi la 29-an de marto. Oni devus ŝovi tiun daton je unu ĝis tri monatoj, aŭ eĉ je du jaroj.

Aŭ oni povus entute rezigni pri la breliro. Tion tamen la parlamento ne ŝatas decidi. Tion nur la brita popolo decidu en plua referendumo. Decido pri dua referendumo tamen nepre devus okazi antaŭ la 29-a de marto. Sed la situacio en la parlamento estas tre komplika. En ambaŭ grandaj politikaj partioj regas malunuecaj opinioj, kaj tial plimultoj povas troviĝi nur per interfrakcia kunlaboro. Sed tio apenaŭ okazas.

Eble oni trovos lastmomentan interkonsenton por eviti ĥaoson, sed la situacio estas tiom komplika ke fine (nome la 29-an de marto) la ĥaoso estos perfekta. Kaj ĉar tio estas vere reala minaco, jam multaj firmaoj forlasas la landon aŭ alimaniere klopodas protekti sin kontraŭ la ĥaoso.

Oni nur povas deziri al la britoj ke ili trovu racian solvon kaj akceptu ĝin antaŭ la 29-a de marto.

Britoj fine devas decidi pri sia estonteco

Decidi signifas akcepti realon. Deciding means accepting a reality. Sed la britaj politikistoj ne volas akcepti ke ilia lando ne plu estas izolita insularo apud la eŭropa kontinento, sed ke tiu lando pro la teknika progreso en transportsistemoj estas malvaste ligita kun la kontinento. But the British politicians do not want to accept that their country is no longer an isolated archipelago near the European continent, but that this country due to the technical progress in transport systems is closely linked to the continent.

Oni revas ankoraŭ pri la pasinta mondvasta imperio kaj konsideras Eŭropon nur kiel malpli signifan partneron kaj por la reprezentantoj de tiu politika opinio Britio vivos pli bone post forlaso de Eŭropa Unio. There is still a dream of the past world-wide empire and Europe is considered only a less significant partner and for the representatives of this political opinion Britain will live better after leaving the European Union. Ili rakontis tiun fabelon antaŭ tri jaroj al la brita popolo kaj okazigis referendumon demandante ĉu Britio restu membro de EU aŭ ĉu la lando forlasu la Eŭropan Union. They told this story three years ago to the British people and held a referendum asking whether the United Kingdom should be a member of the EU or whether the country left the European Union.

Aperis la nocio "Brexit" (brit-eliro, breliro) kaj la misinformitaj britoj voĉdonis je 52 procentoj por forlaso. La brita registaro tiam post kelkaj monatoj decidis iniciati la forlasan procezon laŭ artikolo 50 de la EU-traktato. The British government, after a few months, decided to initiate the abandonment process in article 50 of the EU treaty. Oni fiksis kiel daton por la breliro la 29-an de marto 2019.