×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Brazila fizikisto inter scienco kaj religio

Brazila fizikisto inter scienco kaj religio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La 29-an de majo 2019, la brazila fizikisto kaj astronomo Marcelo Gleiser ricevis en Novjorko la Premion Templeton, unu el la plej grandaj, en la kampo de scienco. Tiun premion jam ricevis Dalai-Lamao kaj monaĥino Tereza el Kalkuto. La brazilano estas profesoro en usona universitato kaj la unua latinamerikano, kiu ricevis tiun rekonon.

Premion Templeton ĉiujare donas Fondaĵo John Templeton en Britujo, al vivanta homo, kiu grave kontribuis al kompreno pri la spirita dimensio de la vivo, ĉu per introspekto, ĉu per eltrovo, ĉu per praktikaj laboroj. Oni konsideras ĝin “Nobel-premio de Spiriteco”. Marcelo Gleiser ne estas religiulo. Li nur proponas, ke scienco, filozofio kaj spiriteco estu komprenataj kiel komplementaj esprimoj en la homa klopodo rigardi la universon, la vivon kaj ĝiajn celojn. Kiam oni demandis lin, ĉu li kredas Dion, li respondis, ke se Dio estas la Naturo, tiam li estas religiulo. Fakte, li de multaj jaroj sin dediĉas al eduka laboro, ne nur en la akademieca mondo, sed ankaŭ kiel diskoniganto de popularsciencaj informoj.

Jen kelkaj el liaj saĝaj ideoj:

“La vojo al kompreno kaj scienca esplorado ne okazas nur kiam ni rigardas la materian amplekson de la vivo.”

“Mi emas revenigi al scienco kaj al homoj, kiuj ŝatas sciencon, la enigmon kaj la misteron de la universo.”

“Scienco vidas la mondon kiel materion, kaj fido, alimaniere. Scienco ne volas mortigi Dion. Ĝi estas unu plia maniero kompreni la mondon.”

“Religiemaj, ortodoksaj homoj flankenlasas sciencon kaj ne demandas, kial ĉio ekzistas. Ili vidas ĉion per laŭlitera interpreto de la Biblio. (...) Tio perturbas la komprenon pri la mondo. Infanoj en tia medio ne havas ŝancon rigardi la universon malsame.”

“Multaj esploristoj pensas, ke se homo estas sciencisto, li ne povas esti religiema. Sciencistoj devas kompreni, ke ankaŭ scienco ne scipovas respondi al grandaj duboj de la homaro.”

“Mistero estas la levilo de scienca scio. Nescio kondukas nin al serĉado de scio, kaj precize tia nescio devus estigi sufiĉe da humileco, ne da aroganteco, flanke de tiu, kiu serĉas scion.”

“Ekzistas esploristoj, kiuj opinias, ke se ili regas kvantuman meĥanikon aŭ genetikon, tiam ili estas mastroj de la mondo. Ili sin juĝas dioj. Ili forgesas, ke nuntempe ni ĉiuj portas pli da dubo ol da scio.”

“Homa aroganteco estas detrua, kaj dogmemo estas blindeco. Mia avo diradis, ke kiam ni surmetas ĉapelon pli grandan ol la kapo, ĝi kovras niajn okulojn.”