×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Bauhaus post cent jaroj

Bauhaus post cent jaroj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉu vi scias la ĝustan signifon de la vorto “dezajno”?

Ĝi devenas de la simpla ideo “desegni”. Laŭ Plena Ilustrita Vortaro: “Formo kaj aspekto de artefarita objekto, kutime utileca kaj industrie produktata (aŭtomobilo, meblo, tranĉilo ks), kiu estu funkcitaŭga kaj estetike valora”.

Sekve, temas pri moderna koncepto, kiu kunigas arton, teknikon kaj socian valoron je praktika uzado. Ĉu vere moderna? En strikta senco, unu el la plej elstaraj “dezajnoj” en la historio okazis, kiam prahomo imagis radon, kiu ege utilis al lia evoluo: bela, utila, socie valora.

Antaŭ cent jaroj oni fondis en Germanujo la unuan lernejon pri dezajno, la faman Bauhaus. Ĝi fariĝis mejloŝtono en la kulturo de la 20-a jarcento. Ĝi estis avangarda instrucentro, grava perilo de modernismo, en dezajno kaj arkitekturo. Ĝin fondis Walter Gropius en aprilo 1919, en la urbo Weimar, kun la origina intenco instrui arkitekturon, metiarton, formalan arton kaj aliajn branĉojn de arto. En 1925 ĝia sidejo translokiĝis al la urbo Dessau, kaj en 1932 al Berlino.

Bauhaus estis unu el tiuj institucioj antaŭ sia tempo. Ĝi frape influis la evoluon de arto kaj arkitekturo en la okcidenta Eŭropo, Usono, Brazilo, Israelo. La Blanka Urbo en Telavivo kaj la aŭdacaj konstruaĵoj en Brasília estas ekzemploj de tia influo. Oscar Niemeyer kaj Lúcio Costa, la elpensintoj de la strukturo de la brazila ĉefurbo, inspiriĝis je ĝiaj ideoj.

Kvankam arkitekturo estis la ĉefa celo de Bauhaus, tamen ĝiaj aŭdacaj konceptoj pri dezajno produktis meblojn, feraĵojn, teksaĵojn, teatromaterialojn, ceramikon, pentraĵojn, dancokonceptojn, fotografion, tipografion.

La fundamenta ideo estis ĉiam: rektaj, puraj, funkcipovaj linioj. La renoma rusa artisto Wassily Kandinsky estis unu el la eminentuloj, kiuj lekciis en tiu institucio.

Unu el la tipaj trajtoj de Bauhaus estis la plano konstruigi ordinarajn domojn por ordinaraj homoj, anstataŭ palacoj por riĉuloj. Memkompreneble, tia sinteno enhavis politikan aspekton. Tio allogis malamon flanke de la nazia partio, kiu fine fermis ĝiajn pordojn en la jaro 1933.

La intelektuloj, kiuj grandnombre kontribuis al ĝia brila movado tamen migris en diversajn lokojn en la mondo. Tiel postvivis, ĝis hodiaŭ, la bela idealo de Bauhaus.

Memorinda estas ĝia centjariĝo.