×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Abeloj konstruas neston el plastaĵoj

Abeloj konstruas neston el plastaĵoj

Unuafoje estis malkovrita tuta abela nesto el rubaĵoj. Birdoj jam delonge utiligas cigaredajn stumpojn kaj por la pariĝa ludo ladajn kovrilojn.

Tion la argentinaj esploristoj ne antaŭvidis kiam ili rande de grenaj kampoj starigis "abelhotelojn": Al unu el la tubetoj en kiuj la abeloj povas demeti siajn larvojn la insektoj ne alportis kiel kutime ŝlimon, foliojn, florojn aŭ ŝtonetojn - sed plastan rubaĵon. Kaj ili plenigis la tubetojn komplete per tia materialo. Tion ĝis nun oni ankoraŭ neniam estis observinta. La pecetoj de blua poraĉeta saketo kaj de pli dika blanka foliaĵo estis zorgeme dismetitaj kaj aranĝitaj kiel kovaj ĉambretoj. Almenaŭ unu el la ĉeloj vere funkciis kiel nestejo. Tiu malkovro instigis la esploristojn de la nacia instituto pri agroteknologio verki eseon pri la malkovro.

Estas ankoraŭ malklare ĉu la insektoj utiligis la homan rubaĵon nur pro senalternativa bezono aŭ ĉu ili eĉ vidas avantaĝon en tio. Tio ja povus soni strange, sed la afero ne estas tia: La specio de mask-abeloj utiligas por siaj nestoj mem produktitan biopolimeron. Novzelanda firmao volas nun laŭkonstrui tiun materialon en la laboratorio. Ĉar ĝi estas ŝir-rezista kaj ne tralasas akvon samkiel tio funkcias ĉe plasta foliaĵo, sed tiu biopolimero estas malpli damaĝa por la medio.

Ne tiel bone taŭgas por la paseroj kaj fringoj en Meksikurbo la cigaredaj stumpoj kiujn ili uzas por la konstruado de nesto. La kotono en la filtroj ja sukcese fortenas parazitojn kiel tio funkcias alikaze per folioj. Sed tiuj cigaredaj stumpoj povas ankaŭ enhavi toksajn substancojn, ekzemple etilfenolojn, pezajn metalojn kaj eĉ cianidan acidon - kio damaĝas la genaron de la bestoj.

Pli bonajn spertojn kun homaj artaĵoj akiris la paseroformaj ptilonorinkedoj. La maskloj de tiu birdospecio konstruas - kio estas unika en la besta medio - multfacetajn buntajn pariĝajn nestojn al kiuj ili logas la femalojn. La silka ptilonorinkedo ŝatas bluaĵojn kaj tial la masklo serĉas bluajn fermaĵojn de plastaj boteloj. Ĉe aliaj specioj estas ŝatataj ladaj kovriloj, vitreroj kaj municiingoj. Aparte fervoraj (do pariĝemaj) maskloj kolektas pli ol mil da tiaj ornamaj objektoj. En Aŭstralio kaj Novgvineo kie vivas tiuj buntemaj birdoj ofte malaperas ornamaĵoj kaj ŝlosiloj el domoj kaj aŭtomobiloj. Senspure mistere - nur la ornitologoj trovas klarigon por tiu fenomeno.