×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, 55-jaruloj estas aparte optimismaj

55-jaruloj estas aparte optimismaj

Se oni pliaĝiĝas oni devas sperti dum la kuro de la vivo multajn malsukcesojn: Ĉu en la profesia vivo kie eble kolego kaptas la deziratan postenon aŭ se la propono pri grandioza projekto estas malakceptita. Ankaŭ en la privata vivo hejme povas okazi ke la maljuniĝanta patro estas celo de mokoj de siaj infanoj. Kaj la domo de la najbaroj ja estas ĉiukaze pli granda, pli bela, pli nova. Sed fine plej forte negative sentiĝas se oni vidas sin mem en la spegulo de la dormoĉambra ŝranko, kiel la jaroj kaŭzas perdon de fortoj kaj beleco.

Konsiderante tiajn malsukcesojn la mesaĝo de psikologoj de la universitato de Kalifornio ŝajnas konfirmi tiun negativan vidon. La esploristoj asertas ke homoj averaĝe ĝis la aĝo de 55 jaroj senŝtupe fariĝas pli optimismaj - kaj ke malsukcesoj male ol ĝojigaj eventoj havas pri tio mirinde malgrandan influon.

Kiel eblas ke esploristoj havas tian ideon kiu ja kontraŭas al la vivosperto de multaj homoj? La psikologoj akompanis dum sep jaroj apenaŭ 1200 meksik-devenajn usonanojn. La partoprenantoj en tiu studaĵo estis regule enketataj helpe de normigitaj metodoj ekzemple pri vivosintenoj kaj pri pozitivaj kaj negativaj eventoj. La mezurvaloroj por optimismo disvolviĝis dum la kuro de la vivoaĝo daŭre supren. Ĉe la aĝo de 55 jaroj ili atingis plafonon kaj poste senŝtupe iomete malaltiĝis denove. La diagramo pri optimismo kiu estis farita surbaze de tiuj datumoj similas al ebena inversita U.

El tiuj rezultoj tamen ne eblas konkludi ke la vivoperspektivo de ĉiu senĝoja pesimisto pliheliĝus ĝis la 55-a naskiĝdatreveno. La individuaj diferencoj estas grandaj, diras la psikologoj. Eĉ homoj kiuj estas sufiĉe feliĉaj, aŭ homoj en gvidaj pozicioj do jen kaj jen konjektas ke ilia persona estonteco alportos nur problemojn, ofendiĝojn kaj kontraŭstarojn. Tio baziĝas sur tio ke la dono de optimismo estas neŝanĝebla ero de personeco. Laŭ pli malnovaj studaĵoj tute malprecize taksite la genoj regas je proksimume 25 procentoj ĉu iu persono tendencas al optimismo.

Unu sola studaĵo kompreneble ankoraŭ ne liveras certigitan ekkonon. Krome la aktuala studaĵo sin apogas sur tre speciala provogrupo, nome temas pri meksik-devenaj usonanoj. Sed la rezultoj kongruas kun ekkonoj el aliaj studaĵoj. En ili averaĝaj mezurvaloroj por vivokontenteco, memfido kaj bonfarto montras proksimume la saman evoluon laŭ la aĝo kiel la nun prezentita u-diagramo pri optimismo. La vivo ja ne estas nur serio de personaj krizoj, ĝi ankaŭ plenumas kelkajn esperojn. Kaj tio kunligiĝas laŭ kreskanta aĝo kun pli da aŭtonomio en sia persona agado kaj en pli da efikopotenco de plej multaj homoj: Oni ja tamen estas atinginta kelkajn aferojn kaj oni milde antaŭvidas ke ankoraŭ povus sukcesi kelkaj aferoj.