×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Malriĉaj homoj pli helpemaj ol riĉuloj

Malriĉaj homoj pli helpemaj ol riĉuloj

En la plej malhelaj anguloj atendas jen kaj jen plej agrablaj homoj. Tion travivas kiu ekzemple kuraĝas eniri ĉe stratangulo trinkejon kiu impresas malhele. Antaŭ la bufedo sidas, staras kaj trinkas tie ofte homoj kiuj mem nur malmulton posedas, kiuj tamen renkontas fremdulojn kun preskaŭ hontiga bonkoreco. Kaj dum la novulo en la trinkejo ankoraŭ luktas kontraŭ sia embarasiĝo, unu el la daŭraj gastoj jam estas invitinta lin por trinkaĵo.

Kontraste al tio brile poluritaj trinkejoj ŝajnas esti unuopigaj instalaĵoj por la animo: Plej multaj gastoj tie ja belaspektas, sed ili malvarme rigardas tra la aliaj vizitantoj kvazaŭ tiuj ne ĉeestus.

Psikologoj povas konfirmi tiajn ĉebufedajn observojn per eksperimentoj el la laboratorio. Tiel ili montris ke homoj kun malalta socia statuso renkontas aliajn homojn ofte kun aparta malfermiteco. Ili kaptas pli rapide vidan kontakton, ili pli ofte ridas kaj tiel plifaciligas al aliaj homoj ekkontakti ilin. Kaj ke oni en biertrinkejo pli ofte invitas por biero ol en nobla trinkejo, tio same kongruas kun la eltrovoj de la scienco: Malriĉaj homoj estas ofte pli malavaraj kaj malkaŝas krome pli grandan empation ol anoj de privilegiitaj tavoloj.

La sociekonomia statuso de homo do ne nur efikas al la materiala bonfarto, sed ĝi influas krome la pensadon, agadon kaj sentadon. Helpemo kaj empatio laŭ tio estas bonaj konsekvencoj de malbonaj cirkonstancoj: En la malsupraj tavoloj de loĝantaro oni simple pli bezonas unu la alian kaj oni perceptas sin pli kiel parton de kolektivo ol kiel individuon kiu deziru mem disvolvi sin iel. Kaj kiu je aparta grado bezonas aliajn homojn, tiu profitas de tio povi legi la sentojn kaj emociajn statojn de samsortuloj.

Bonstataj homoj aliflanke en studaĵoj malkaŝas ofte malagrablajn trajtojn. Ekzemple ili helpas al homoj kiuj urĝe bezonas helpon, nur se tio okazas publike. Tiel ili povas prezenti sin kiel bonfaruloj kaj povas senti fieron pri si mem. La homoj sen privilegioj aliflanke ofertas subtenon pli ofte, se alikaze neniu alia rimarkas tion, do kvazaŭ helpemo estus tute memkomprenebla afero.

Tio tamen ne estas kaŭzo por nun romantikigi malriĉecon kaj simplan vivon. La alta nivelo de streso en vivo de subsojlaj cirkonstancoj vekas ankaŭ rifuzon: Je la malsupra fino de la socio antaŭjuĝoj kontraŭ malplimultoj estas aparte elformiĝintaj. La kaŭzo por tio estas ke homoj kun malaltaj kvalifikoj devas konkuri kun enmigrintoj el malriĉaj landoj pri laborpostenoj. Estas tamen probable ke tiuj antaŭjuĝoj facile malaperos - kiam oni renkontiĝas kune ĉe bufedo de trinkejo kaj se oni rimarkas ke oni sentas la samajn urĝaĵojn kaj zorgojn.