×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento

Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento

Tiun ĉi rakonton de Louis Beaucaire produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Foje F-ino Regultri, la tria regulo de la Fundamento, diris al sia kolegino f-ino Regulsep:

- Venu, ni iru iom promeni! F-ino Regulsep hezitis: - Ni ne rajtas forlasi la Fundamenton. Vi scias, ke s-ro d-ro Lavojo, la prezidanto de la Akademio, malpermesis tion. - Ba, s-ro Lavojo estas malsana kaj kuŝas en fora sanatorio. Ni profitu lian maleston kaj ĝuu la liberecon!

F-ino Regultri malfermis la pordon de la Fundamento kaj eliris. Ŝin sekvis ĉiuj reguloj ekde f-ino Regulunu ĝis f-ino Reguldekses.

Post kelkaj mejloj ili renkontis fremdan regulon, kiu afable salutis ilin: - Bonan matenon, koleginoj! Kien vi iras?

Ili haltis kaj respondis: - Ni nur iom ekskursas en la ĉirkaŭaĵo de la Fundamento. - Ho, mi bone konas la Fundamenton kaj volonte apartenus al ĝi.

F-ino Regulses, la plej granda, rimarkigis: - Bedaŭrinde, ni rajtas esti nur dek ses, ne pli. - Kiu ordonis tion? - Nia patro, d-ro Zamenhof. - Ba, d-ro Zamenhof mortis antaŭ multaj jaroj. Se li ankoraŭ vivus, li certe adoptus min kiel dek-sepan filinon. - Kion do vi kapablas fari? - Per mi Esperanto estus ankoraŭ pli facila. Oni nomas min Zozo. Kial? Tial ke oni povas en frazo anstataŭigi per zozo ĉiun nekonatan aŭ forgesitan vorton. Mi funkcias kiel ĵokero en ludo. Ni supozu ekzemple, ke iu forgesis aŭ ankoraŭ ne lernis la vorton "ombrelo". Li simple diras: "Kiam pluvas, mi prenas mian zozon". Se li ne konas la verbon "fumi", li diras: "Mi zozas cigaredon".

Ĉiuj aplaŭdis krom f-ino Reguldekses, kiu energie protestis: - Ne, ne! La tuta mondo scias, ke Esperanto havas dek ses regulojn. Mi estu por ĉiam la lasta regulo de la Fundamento!

Post mallonga silento Zozo proponis: - Se mi vere ne povas fariĝi f-ino Reguldeksep, eble malgrava regulo de la Fundamento devus cedi al mi sian lokon.

Ĉies rigardoj turnis sin al f-ino Regulnaŭ. Zozo severe demandis ŝin: - Por kio vi servas en la Fundamento?

F-ino Regulnaŭ balbutis: - D-ro Zamenhof konfidis al mi la gardadon de jena leĝo: "Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita".

Zozo rikanis: - Mi ja respektas d-ron Zamenhof, sed li estis verŝajne laca, kiam li inventis tiun superfluan regulon. Kial li ne preskribis same: "Por paroli Esperanton, oni malfermu la buŝon" aŭ "Por lavi siajn piedojn, bona esperantisto demetas siajn ŝuojn"?

Tiom da sprito tiel ridigis la ceterajn regulojn, ke ili senkompate forlasis f-inon Regulnaŭ en angulo de arbaro kaj transdonis ŝian lokon al la fremda, senhonta regulo.

Zozo persvadis siajn naivajn koleginojn tuj reiri en la urbon kaj komisii al presisto la eldonadon de nova Fundamento. Sekve multaj homoj tiam eklernis sensuspekte la dek ses regulojn, inkluzive la nezamenhofan naŭan: "Kiam parolanto de la lingvo Esperanto ne scias vorton, li simple uzu anstataŭe la radikon zoz, kiu memstaran signifon ne havas".

Kio baldaŭ okazis? Babelo inter la geesperantistoj mem: La lingvo Internacia, la plej klara lingvo en la mondo, fariĝis nenomebla ĵargonaĉo, terura galimatio, ankoraŭ pli nekomprenebla ol Volapuko. Neniu lernanto penis parkerigi vortojn. Ĉiu ĉiam ĉie ĉiel uzis la lingvan ĵokeron.

Iu procesis kontraŭ iu, pretekste ke tiu lin insulte nomis zozego.

Aŭtoj karambolis, tial, ke neniu sciis ĉu "zoza" signifas "ruĝa" aŭ "verda", "dekstra" aŭ "maldekstra".

Policano enkarcerigis pasanton, kiu surstrate kriis: "Zozu la prezidanto!"

Komercistoj bankrotis, ĉar ili ricevis mendoleterojn, kiuj tekstis proksimume: "Estimata zozo, zoze zozinte vian zozon de la 3-a de aprilo, mi zozas tian prizozon de alia zozaĵo".

Feliĉe, la zoza periodo de Esperanto daŭris nur du monatojn.

La kompatinda forĵetita regulo de Fundamento pet-veturis al la fora sanatorio de d-ro Lavojo. Kiam la resaniĝanta prezidanto de la Akademio ekvidis f-inon Regulnaŭ, li preskaŭ sufokiĝis: - Kio? Vi ĉi tie? Sola? Kie estas viaj kunulinoj? F-ino Regulnaŭ murmuris: - Ili eksigis min.

La prezidanto demetis sian piĵamon, surmetis sian akademian uniformon, kaptis valizon per la maldekstra mano, f-inon Regulnaŭ per la dekstra mano kaj galopis al la stacidomo. Dumvojaĝe li petis de ŝi detalan raporton pri la katastrofa situacio. Liaj okuloj fulmis, kaj li senĉese grumblis: - Oni vere ne rajtas malsaniĝi. Ha, idiotinoj! Ha, perfidaj porkinoj!

La kunveno en la granda salono de la Fundamento restos por ĉiam unu el la plej tumultaj momentoj en nia historio. La prezidanta voĉo tondris kaj tremigis la murojn. Zozo kaŝis sin malantaŭ la hontoplenaj, teruritaj plorĝemantaj reguloj kaj provis piedpinte eskapi merititan punon, sed d-ro Lavojo haltigis ŝin: - Vi! Jes, vi! Alproksimiĝu! Zozo paliĝis. - Vi profitis mian maleston por konfuzi la harmonian aranĝon de nia Esperanto. Fi al vi! Tuj malaperu aŭ vi ricevos piedbaton sur vian, sur vian… Ŝi nesaĝe balbutis: - Sur mian zozon? Kun ruĝa vizaĝo li furioze blekis plengorĝe: - Sur vian postaĵon!

Zozo forkuris. La Lingvo Internacia iom post iom reakiris sian kutiman klarecon. Okaze de la Librotago oni ĵetis en grandan ĝojofajron ĉiujn ekzemplerojn de la falsa Fundamento, krom unu, kiun pie konservas la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.

Voĉregistrita kun afabla permeso de Boris Kolker (Vojaĝo en Esperanto-lando)