×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Vojaĝoj kiel esprimo de personeco

Vojaĝoj kiel esprimo de personeco

Estas urboj kaj regionoj kiuj apenaŭ kapablas elteni la amasan alvenon de turistoj. Unu el la kaŭzoj por tio estas ankaŭ ke vojaĝado ne plu servas nur por rekreiĝo, sed ke ĝi estas ankaŭ konsiderata esprimo de personeco.

Eĉ se la mondo apenaŭ povas elteni tion - ili vojaĝas, la germanoj, francoj kaj aliaj eŭropanoj. Multaj el ili baldaŭ veturos tra la propra lando, sed ankoraŭ pli el ili amasiĝos en la tuta mondo en kampadejoj aŭ enuas en hoteldrinkejoj, aŭ kuras sur malnovaj vojoj de la inkaoj aŭ kundividas la solecan etoson de Karelio kun milionoj da kuloj. La situacio estas tre bona por la turisma branĉo de la ekonomio. Eĉ Egiptio kaj Turkio esperas ke la fremduloj baldaŭ revenos, kiuj estos fascinitaj de gastemo, kulturo kaj prezindaj vojaĝoj, kaj neimpresitaj de la regantaj aŭtokratoj.

La homoj intertempe tiom vojaĝas ke multaj ofertantoj en turismo demandas sin kun zorgo: Ĉu tio fariĝos tro? Urboj kiel Venecio, Barcelono, Amsterdamo; insuloj kiel Majorko kaj diversaj alpaj regionoj intertempe komencis bremsi la alfluon de vizitantoj. La turismo donas al milionoj da homoj laboron, sed ĝi voras ankaŭ naturon kaj kulturon kaj dividas la mondon en bonhavulojn kaj tiujn kiuj servas al la bonhavuloj.

Solvo kiu taŭgus kaj por vojaĝantoj kaj por enloĝantoj ne estas videbla, tute male: Montriĝas pli kaj pli da signoj ke la konfliktoj ĉirkaŭ la tutmonda turismo pliakriĝos. La feriado ja delonge ne plu servas nur simple por konservi kaj reakiri laborforton. Ĝi estas parto de la vivosento kaj de la interpreto de la vivo. Kaj la respondoj je la demando "Kien vi veturos ĉi-jare?" evidentigas la sociajn nuancojn inter la homoj.

Ja ne plu sufiĉas transiri la alpojn en trafikŝtopiĝo kaj faligi sin sur la plaĝon de la Adriatiko. Celo kaj maniero de la vojaĝo apartenas al la socia kapitalo kiun necesas kolekti; ju pli originaleca estas la vojaĝo des pli granda estas la rendimento: Se entute Majorko, tiam devas esti ekstrembiciklado tra printempaj montetoj, se entute Italio, tiam devas esti la ĝuvojaĝo por vinŝatantoj - aŭ per la poŝta ŝipo al la Norda Kabo, piede trans la Andojn, per Ĵipo tra la stepoj de Afriko, per privatloĝejoj esti pordo-apud-porde inter lokaj enloĝantoj.

Tiaj vojaĝoj minacas naturon kaj kulturon de la gastigantoj pli forte ol la klasika amasturismo: La amasturisto restas, laŭorde koncentrite, obeema kaj maldiligenta ĉe plaĝo kaj hotelo; la sopiro pri la aŭtentikeco aliflanke venigas la kvanton da individuemuloj al regionoj por kiuj tro da individuemuloj tute ne estas bonaj. Multaj el tiuj individuemuloj rimarkas tion ĉar ili ja estas kleraj, kun alta politika konscio kaj sentemaj por homoj. Sed tie ja estas la unikaj vojaĝimpresoj, la fascina alia vivo dum certa tempo, tie estas la peco da mondaneco kiun oni kunportos hejmen. Se tio influas la socian statuson pli ol la bela aŭtomobilo en la garaĝo, tiam restas al la sentema hejmenrevenanto momento de malbona konscienco - ĝis li pakas la valizojn por la sekva vojaĝo.

Estas bone ke la mastrumantoj de la turismo vidas la dilemon. Estas pli bone se ili reagas je la protestoj de la plagataj lokaj enloĝantoj, se ili mem limigas la mallongvidan strebadon al profito, se ili ŝparas akvon, aĉetas regionajn nutraĵojn kaj juste pagas la dungitojn. Estas tamen ankaŭ bone se la vojaĝantoj scias: Nia sopiro pri la forestado, pri la fremdeco kaj unikeco kaŭzas kostojn. Kaj tiujn kostojn portu ne nur la lokaj enloĝantoj.