×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Vizito de loĝejo - Skeĉo de Claude Labetaa

Vizito de loĝejo - Skeĉo de Claude Labetaa

Roluloj: Dinah MacKenzie Peers kaj Claude Labetaa

A sonoras ĉe la pordo de loĝejo. B venas kaj malfermas la pordon.

A - Saluton sinjorino. Ĉu tie ĉi estas la vendota apartamento? B - Jes, tute prave. Bonan tagon, sinjoro. Bonvolu eniri. A - Dankon... Ho, via enirĉambro estas tre bela. B - Jes, kaj rimarku la vastan murŝrankon por aranĝi vestojn kaj aliajn aferojn. A - Jes, ĝi estas tre utila. B - La kvartalo estas kvieta kaj ne tro malproksima al la stacidomo, ĉu ne? A - Jes, mi jam bone konas ĝin. B - Vi povas malkovri la salonon kaj la manĝoĉambron. A – Ho! Jen bela areo… B – Jes! La tuto estas sufiĉe vasta: 35 kvadratajn metrojn. A - Efektive, tio sufiĉas. B - Kaj rigardu la panoramon. Ĝi estas bela, ĉu ne? A- Prave. Bela. B - La kuirejo estas bone provizita. Vidu! A - Efektive. B – Bonvolu laŭiri la koridoron… Jen estas la banĉambro... kun italeca duŝejo. Ĉu vi ŝatas? A - Jes. Tio estas moderna. B – Jen la necesejo... Kaj jen la unua dormoĉambro... Sufiĉus anstataŭigi la murpaperojn. Ĉu ne? A - Ne gravas. Tio estus ne malfacila laboro. B - Ĉi tie troviĝas la dua dormoĉambro... Ha! Pardonu la malordon. Mia filo ne trovis sufiĉan tempon por ordigi siajn aferojn. A - Kompreneble, mi petis viziton antaŭ nur duonhoro. B - Bone. Vi nun konas la tutan apartamenton. Ŝajnas, ke ĝi plaĉas al vi, ĉu ne? A - Jes, vi pravas… Sed mi deziras ekscii la prezon. B - Kompreneble. Ni proponas ĉi tiun loĝejon por la sumo de 150 000 eŭroj. A - 150 000 eŭroj, vi diris... Nu, dankon pro via akcepto kaj la vizito. Sed mi nun devas foriri... Mi salutas vin, estimata sinjorino. B - Sed, vi diras nenion pri via decido. Ĉu la apartamento ne povas vin kontentigi? Aŭ eble la prezo estas tro alta? Atentu, ke mi ricevos alian interesatan personon posttagmeze. Mi do konsilas al vi almenaŭ fari proponon... A - Ha! Pardonu, sinjorino, mi devas konfesi ion: mi tute ne intencas aĉeti vian loĝejon. Fakte, ankaŭ mi deziras vendi similan apartamenton en la apuda konstruaĵo kaj, ĉar mi tute ne konis la prezojn kutimajn en nia kvartalo, mi deziris ekscii vian, antaŭ ol elekti mian. Adiaŭ, estimata sinjorino, kaj dankon pro via afableco. B - Adiaŭ sinjoro.