×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Vino en la mondo

Vino en la mondo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La Internacia Organizo de Vitejoj kaj Vino (OIV) prezentis en majo 2018, en Parizo, sian jaran raporton. Ĝi estas sufiĉe interesa. Laŭ tiu raporto, kiu rilatas al la jaro 2017, kvar landoj produktas duonon de la tuta vino en la mondo, kaj kvin landoj trinkas la plej grandan parton. Italujo, Francujo, Hispanujo kaj Usono estis la plej grandaj produktantoj dum 2017. Plej grandaj konsumantoj estis Italujo, Francujo, Usono, Germanujo kaj Ĉinujo. Brazilo okupas la 17-an pozicion.

En la mondo, en tiu jaro, produktiĝis 250 milionoj da hektolitroj. Tio estis 8 procentoj malpli ol en la antaŭa jaro. Precipe en Hispanujo okazis la plej forta malkresko. Klimataj malfavoraj okazoj respondecis pri tio.

Italujo estis la plej granda produktanto de vino en la mondo. Tamen, se oni rigardas kvantojn da eksportado, Hispanujo ĉampionas, kun siaj 22 milionoj da hektolitroj. Sekvis Italujo (21 milionoj), Francujo (15 milionoj), Ĉilio (9 milionoj) kaj Aŭstralio (8 milionoj).

Koncerne enspezadon per eksportado de vino, venkas Italujo kaj Francujo, kies produktaĵoj estas la plej multekostaj. Francaj vinoj, ekzemple, estas eksportataj je prezoj sesoble pli altaj ol la hispanaj. Germanujo, Britujo kaj Usono estas la plej fortaj importantoj.

La monda konsumado de vino restis stabila: 240 milionoj da hektolitroj. Usonanoj plej multe trinkas vinon, laŭ absolutaj ciferoj: 32 milionoj da hektolitroj. Kreskis la trinkado precipe en Aŭstralio, Hispanujo kaj Ĉinujo. Tamen, se oni konsideras la grandecon de landoj, tiam Portugalujo okupas la unuan pozicion. Portugaloj trinkas po 51 litroj en unu jaro, nome la duoblon de hispanoj.

En la tuta mondo, 7 milionoj da hektaroj estas okupitaj de vitejoj. El tiuj, 13 procentoj situas en Hispanujo – la plej vasta vitejosurfaco en unu sola lando. Lastatempe, malkreskas tiaj plantejoj en Eŭropo, kaj ili kreskas en Ĉinujo.

Iom post iom, Brazilo specialiĝas pri produktado de ŝaŭmvino. Dum la lastaj dek jaroj, tiu speco kreskis je 300 procentoj. La brazila ŝaŭmvino estas freŝa, leĝera kaj tre kontentiga. La grundo kaj la klimato tion favoras: varmo kaj abundaj pluvoj faras, ke la suda regiono jam triobligis sian produktadon dum la lastaj jaroj. La brazila ŝaŭmvino lastatempe ricevas laŭdojn, ankaŭ eksterlande. Iuj lokoj, en la brazila ŝtato Rio Grande do Sul, eĉ jam ricevis la gravan sigelon “Atesto pri Deveno”, kio signifas, ke tieaj vinoj devas obei specifajn regulojn por plantado kaj produktado.

En la tuta mondo, vino estas parto de la homa kulturo, de jarmiloj. Verŝajne, tio daŭros ankoraŭ longe.