×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Varmego bremsas la pensokapablon

Varmego bremsas la pensokapablon

Ni jam ĉiam scietis ĝin: Someraj ondoj de varmego ne nur malfortigas la korpon sed ankaŭ la menson. Tio nun estis pruvita en eksperimento kun usonaj studentoj.

Medi-medicinistoj de la Harvarda Ĉan Lernejo en Bostono rekrutigis por sia vastkampa esploro dum somero 2016 entute 44 studentojn. 24 el ili loĝis en studenta loĝejo kun klimatiza instalaĵo, la ceteraj loĝis sen artefarita klimatizado. Ĉiuj testantoj plenumis ĉiumatene post vekiĝo mallongan teston, ĉe kiu ili devis solvi simplajn kalkultaskojn kaj devis laŭeble rapide percepti la koloron de vortoj.

Kiel la esploristoj skribas en faka ĵurnalo, kvintaga ondo de varmego kiu okazis dum la esplora periodo, postlasis ankaŭ en la testrezultoj siajn spurojn: La reagoj de la studentoj sen klimatiza instalaĵo malrapidiĝis, ili bezonis por siaj respondoj en la vortotesto 13 procentojn pli da tempo ol tiuj el la "malvarmeta" kompara grupo.

Simile granda estis la diferencoj ĉe la poentoj kiuj estis atingitaj en la kalkultesto. Ĉar nur matene la testoj estis plenumitaj, la aŭtoroj tamen ne povas eldiri ion pri la dumtaga pensokapablo.

Rimarkindas: En la neklimatizataj konstruaĵoj la temperaturoj eĉ ankoraŭ plialtiĝis dum la lastaj du tagoj de la studo kiam la ondo de varmego jam estis malfortiĝanta. Laŭ kaŭzo por tio troviĝas laŭ la studestro en la konstrumaniero de la domoj en moderklimataj kaj malvarmetaj zonoj: "Tiuj konstruaĵoj nur malfacile povas liberiĝi de la varmego de someraj tagoj kun altaj temperaturoj."

"Plej multe da esplorado pri la efiko de varmego je la sano ĝis nun estis farita ĉe riskogrupoj, ekzemple ĉe altaĝuloj. Tiel ekestis la impreso ke la ĝenerala loĝantaro ne estas mense malhelpata per ondoj de varmego", diras kunaŭtoro de la studaĵo. Nun necesas plenigi tiun truon de ekkono - ĉar ankaŭ en urboj kiel Bostono kiu situas en la nordo de Usono antaŭvideble la nombro de ondoj de varmego pligrandiĝos pro la klimata ŝanĝo.

Tiuj rezultoj certe ankaŭ estas transpreneblaj por centra Eŭropo. La studaĵo estis bone konceptita, sed la rezultoj ne estas vere surprizaj", diras medicinistino en Munkeno. Ke ĉe altaj temperaturoj malkreskas la produktivo, precipe pro malhelpata nokta dormo, tion oni povis laŭ ŝi atendi. "Ankaŭ por aliaj sanaj malhelpoj pro granda varmego la mankanta dumnokta malvarmetiĝo de la korpo estas la esenca punkto."

Pluajn kaŭzojn por la mensa malfortiĝo nomas du sciencistoj de la universitato de Kolonjo: Temas pri dormomanko, pri la eltaktiĝinta interna horloĝo kaj la manko de akvo en la korpo, kiuj malhelpas la pensokapablon. Por resti produktiva dum ondoj de varmego ili rekomendas: alpreni sufiĉe da likvaĵo, rezigni pri pezaj manĝoj kaj se eble ŝovi la laborfazojn al la pli malvarmetaj horoj de la tago.