×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Universitato de la tria aĝo

Universitato de la tria aĝo

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

De tridek jaroj la projekto "Universitato de la tria aĝo" logas altaĝulojn en la aŭditoriojn.

La universitato de la tria aĝo en Ĉeĥio funkcias ekde la jaro 1987. Ĝi komenciĝis en la fakultato pri ĝenerala medicino en Prago. Kiel modelo por universitato por altaĝuloj servis franca kleriga institucio kiu estis fondita en la jaro 1973 de la universitata profesoro Pierre Vellas en Tuluzo.

La realigo de la ideo en Ĉeĥio kostis kompreneble multe da tempo kaj peno. Finfine en oktobro de la jaro 1987 eblis oferti specife por altaĝuloj studadon kun la nomo "La biologio de la homo".

Tio okazis ankoraŭ dum la komunisma epoko. Necesis por tio multe da kuraĝo ĉar la komunismaj regantoj ne vidis sencon investi en la klerigadon de altaĝaj civitanoj. La situacio en Francio estis tiam alia. Tie pro sociala reformo multaj homoj estis senditaj al frua pensiuleco por liberigi laborlokojn por pli junaj homoj. Kaj por kompensi tion tiuj frupensiuloj ricevis por pasigi la tempon la eblecon plukleriĝi.

En Ĉeĥio regis aliaj motivoj. Oni volis revenigi la altaĝulojn al la lernejaj benkoj unuavice pro tio ĉar multaj el ili dum sia junaĝo ne povis ricevi supran kleriĝon. La situacio estis iom pli bona en la urboj, sed estis esence pli malbona en kamparaj regionoj. En la jaro 1987 ankaŭ homoj sen maturec-ekzameno ricevis la eblecon enskribiĝi en la unuan jaralon de la universitato de la tria aĝo.

Estis entute 369 altaĝaj gestudentoj. Tamen la tiam nova kleriga institucio en Prago ne estis la tutunua tiuspeca en la lando.

Post la fino de la komunisma regado en la jaro 1989 la oferto pri pluklerigo por altaĝuloj ene de malmultaj jaroj multobliĝis. Hodiaŭ ĉiujare en la tuta lando miloj da sciemuloj povas ĝui la eblecon elekti studfakon laŭ propraj individuaj interesoj, ĉu en universitataj urboj, ĉu en malpli grandaj urboj, kie la koncerna "patrina" universitato funkciigas filion por tiu celo. Oni tie ofertas ankaŭ lingvokursojn.

Jam kelkajn jarojn antaŭe estis fondita en la moravia urbo Přerov la tiel nomata "Akademio de la tria aĝo". Baldaŭ post tio ekfunkciis universitato de la tria aĝo en Olomouc. La konceptoj pri la programoj estis tre similaj. Temis pri kursoj kaj prelegoj.

En la teologia fakultato de Budvejso oni ofertas trejnadon de memorkapablo por altaĝuloj. La altaĝuloj ne nur interesiĝas pri la enprofundiĝo en novaj fakoj sed ili ankaŭ ŝatas konatiĝi kun gekolegoj kaj trovi novajn amikojn. Tiel la studado en la universitato de la tria aĝo ne nur plibonigas mensajn kapablojn sed ankaŭ plialtigas vivoĝojon per novaj amikaj kontaktoj.