×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Tropezo kaŭzata de cerba afekcio

Tropezo kaŭzata de cerba afekcio

Dietoj, fastado, manĝu-la-duonon: Homoj kun tropezo provas multon por perdi la superfluajn kilogramojn. Plej ofte la sukceso daŭras nur tre mallonge kaj ili daŭre sentas malsaton. Esploristoj serĉas pri la kaŭzoj kaj trovas ion en la homa cerbo.

La cerbo estas la plej granda komandocentro en la homa korpo. De tie ĉiu movo kaj ĉiu palpebrumo estas aktivigataj. Ankaŭ la sento pri satiĝo ekestas unue en la cerbo. Kiel tio statas ĉe homoj kun forta tropezo, tion eltrovis esploristoj de la universitato de Lübeck en norda Germanio.

La sciencista skipo de psikoneŭrobiologoj konstatas ke la ĉerpado de energio el glukozo ĉe homoj kun forta tropezo estas esence reduktita. Tiu afekcio povus ankaŭ esti la ekspliko por tio kial multaj tropezaj homoj ne perceptas senton de satiĝo.

Por la esploro la neŭrobiologoj plialtigis ĉe testpersonoj kun forta tropezo kaj ĉe normalpezaj partoprenantoj de la studo la nivelon de ensanga sukero per infuzo de glukozo. Tiel la cerbo ricevis samtempe sukeron por ĉerpi energion. Dume per speciala formo de magnetresona spektroskopio estis mezurata la energia stato de la cerbo.

Montriĝis ke ĉe testpersonoj kun normala pezo la enhavo de encerba energio tuj plialtiĝis post la dono de glukozo. Ĉe la tropezaj partoprenantoj de la studo aliflanke oni ne vidis ŝanĝon. Nur post forta plialtigo de la ensanga sukero helpe de infuzo la esploristoj vidis malfortan plialtiĝon ankaŭ en la cerbo de la testpersonoj kun forta tropezo. "La rezultoj de tiu studaĵo montras ke ĉe tropezuloj aperas afekcio de la energiĉerpado en la cerbo", klarigas psikologino kiu kunlaboris en la esplorprojekto. "Eble tiu afekcio eksplikas la kronike reduktitan energian staton ĉe la koncernaj homoj kaj ankaŭ klarigas kial tropezuloj ne sentas satiĝon. Tiam la cerbo, por tiel diri, malsatas."

Krome la esploristoj konstatis ke ĉe iliaj ekkonoj pri reduktita nivelo de cerba energio ĉe tropezuloj estas troveblaj ankaŭ paralelaĵoj al psikaj malsanoj kiel ekzemple depresio. La esploristoj konkludas el tio ke simile kiel ĉe tiaj psikaj malsanoj ankaŭ ĉe forta tropezo kondutoterapio estas pli sukcesa ol dietaj planoj. Ili estas certaj ke ĉe kondutoterapia lernprogramo por homoj kun tropezo la perceptado de la sento pri satiĝo povas esti revekata. Tiamaniere eblas redukti la konsumon de nutraĵoj kaj per tio ankaŭ la korpan pezon. Unuaj provizoraj rezultoj el la daŭranta esploro estas esperigaj.