×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Tri kvaronoj de la mondaj grundoj en difektita stato

Tri kvaronoj de la mondaj grundoj en difektita stato

Tiun ĉi sonartikolon produktis Dinah MacKenzie Peers el Francio

(Tiu artikolo unue aperis en la franca ĵurnalo « Journal de l'environnement », « Ĵurnalo de la medio »)

Difektado de la grundoj atingas alarman nivelon je monda skalo, kun 75% de la grundoj trafitaj tra la mondo, precipe en Afriko kaj Azio, laŭ la Monda atlaso pri dezertiĝado publikigita la 21-an de junio de la Centro komuna de esplorado de la Eŭropa Unio. Eŭropo ne estas ŝparita.

Pro la demografia kreskado kaj la okcidentigado de konsum-manieroj, la premo al la grundoj ne ĉesas kreski. Laŭ la Monda atlaso pri dezertiĝado, 75% de supermaraj grundoj jam estas difektitaj. Laŭ la aktuala ritmo, tiu kvanto povus atingi 90% en 2050.

Estas en Afriko kaj Azio ke difektado de la grundoj progresas plej rapide. Laŭ la Centro komuna de esplorado, la situacio povus kaŭzi la delokigadon de 700 milionoj da homoj en tridek jaroj, pro la malriĉiĝado de la grundoj. 13 eŭropaj landoj estas trafitaj de dezertiĝado.

Eŭropo ne estas ŝparita de tiu fenomeno. Bulgario, Kroatio, Kiprio, Grekio, Hungario, Italio, Letonio, Malto, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio kaj Hispanio jam alfrontas dezertiĝadon, kun areo egala al 8% de la kontinento.

Laŭ la Eŭropa komisiono, « la difektado de la grundoj kaj la klimata ŝanĝo povus kaŭzi malaltiĝon je proksimume 10% de la agrokultura produktiveco ekde nun ĝis 2050 ». Proporcio kalkulita je monda skalo, sed kiu kaŝas fortajn diferencojn inter regionoj : malaltiĝo de produktokvantoj povus atingi 50% en Barato, Ĉinio kaj subsahara Afriko, kun perspektive timindaj geopolitikaj konsekvencoj.

Tri kvaronoj de la mondaj grundoj en difektita stato Three quarters of the world's soils are in a degraded state