×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Titolo de gazeta artikolo pri Esperanto

Titolo de gazeta artikolo pri Esperanto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Mi ne scias, ĉu en ĉiuj landoj okazas la jeno: oni donas al alilandaj filmoj titolojn tute malsamajn ol la originalajn. Iuj miaj konatoj provis ekspliki al mi la kialojn, sed ili ne konvinkis min. Mi trovas tion tre stranga kaj malagrabla.

Tamen multe pli grava – miaopinie – estas la fakto, ke pluraj prelegantoj donas al siaj prelegoj titolojn kiuj ne respondas al la enhavo. Ekzemple: la titolo estas “Simbolismo”, sed en unuhora prelego la preleganto parolas nur dum dek minutoj pri tiu temo. Tio nomiĝas “trompi” aŭ “mensogi”. Tiuj kiuj interesiĝas pri simbolismo eble perdas pli ol unu horon por iri al la prelegejo kaj reiri hejmen – vane, ĉar li aŭ ŝi eksciis preskaŭ nenion pri simbolismo. La samo validas por libroj kaj artikoloj: oni trovas la titolon interesa, legas kaj legas kaj legas – kaj elreviĝas, ĉar la enhavo ne estas tiu kiun oni esperis.

Mi diras tion, ĉar mi ricevis antaŭ kelka tempo ŭatsapan mesaĝon en kiu estis menciita la jena titolo de la angla gazeto The Guardian: “La surpriza reveno de Esperanto” (kp. https://www.theguardian.com/science/2017/dec/06/saluton-the-surprise-return-of-esperanto). Unue: kial diri “reveno”? Verdire Esperanto neniam malaperis. Kaj fakte en la artikolo nur unu homo (junulo) diris, ke tie, kie li loĝas, E-grupoj ne ekzistis dum multe da tempo, “estis mortintaj”. Due: legante la titolon, oni pensas, ke okazas ĝenerala reveno, pruvata per ĝeneralaj, internaciaj datumoj. Sed kio estas la enhavo de la artikolo? Unuflanke prezento de Esperanto (kun mallongaj informoj pri ĝia kreinto, historio, gramatiko, celo, ekzisto en malgranda angla urbo kaj spertoj de kelkaj junuloj) kaj aliflanke asertoj de iu ano de la Brita Esperanto-Asocio pri la “reveno”. Tiuj asertoj baziĝas sur la jenaj faktoj: la nombro de lernantoj en bazaj kursoj en Britio kvarobliĝis; en la du aŭ tri pasintaj jaroj pli da junuloj lernis Esperanton (aparte por vojaĝi kaj korespondi); iu junulo konstatis, ke ekestas pli da intereso por la internacia lingvo; unu miliono da homoj lernis ĝin per Duolingo; estas multaj kursoj en la interreto; Esperanto estas uzata en la sociaj retoj (Fejsbuko ktp. ). Kial mi pli-malpli kritikis la titolon de la artikolo? Sendube la fakta uzo de la interreto signifas progreson, sed la aŭtoro ne citas datumojn kiuj pruvus la “revenon” de Esperanto ĝenerale, internacie. Li mencias la milionon da lernantoj ĉe Duolingo, sed oni ne scias, kiom da tiaj lernantoj iĝas esperantistoj. Kiam mi legis la titolon, mi - kaj verŝajne aliaj samideanoj – pensis, ke grava gazeto kiel The Guardian montras nombrojn kaj faktojn (ne nur la uzon de la interreto), sed tio ne okazis.

Aliflanke estas evidente tre avantaĝe, ke granda gazeto publikigis artikolon pri Esperanto.

Bedaŭrinde proksime al la fino la aŭtoro diras: “Kelkaj parolantoj kun utopia menso diras, ke iam Esperanto estos la “lingua franca” (t.e. lingvo de internacia komunikado – kiel hodiaŭ la angla), sed la plejmulto rekonas ke tio estas malprobabla.”

Ĉu malprobabla? Jes, verŝajne en la proksimaj dek aŭ dudek jaroj, sed kiu povas aserti, ke tio ne okazos post 50 jaroj?

Fakto estas, ke ni devas fari ankoraŭ pli da reklamo por Esperanto ol ĝis nun.