×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Super niaj kapoj

Super niaj kapoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

La homo de la 21-a jarcento kutimas paŝi sur malmola grundo en siaj artefaritaj ŝuoj. Plej ofte okupita, ĉiam kvazaŭ en la laboro, digestanta supraĵajn informojn donitajn de amaskomunikiloj – malofte rigardanta alten al la nuboj en la ĉielo. Esti bona civitano, konsentita kun la renkontita realeco kaj konvinkita, ke ĉio iras tiel bone, ke pli bone jam ne povas esti – jen estas la nura tasko por ni, ĉar alikaze ni estas maloportunaj.

Mi lastfoje menciis la maltrankviligan fakton pri la elfarado kaj aplikado de kemiaj aerosoloj en nuboj onidire cele kontraŭagi la klimatvarmiĝon. Okazis pasintjare, ke la somero preskaŭ mankis, mankis ankaŭ la pura, blua ĉielo, la suno brilis ne tro forte kaj malgraŭ tio ni povis travivi nekutime fortajn tempestojn kun ventegoj, kaj pluvegojn kun aertromboj. Sub la influo de iuj eldiroj de kelkaj kuracistoj, kiuj parolis pri la priŝprucado de la atmosfero per kemiaĵoj, mi fariĝis pli atentema por ne eĉ suspektema.

Iun aŭgustan matenon antaŭ mia eliro al la laborejo mi komencis observi mian ĉielon.

Tiun someran tagon rigardinte supren mi rimarkis sur la blua ĉielo kelkajn blankajn striojn aŭ strekojn, kiujn certe postlasis tie, tre alte, aviadiloj. Veturante per aŭto mi vidis la strekojn, kiuj ne malaperis, sed vastiĝadis. La suno brilis. Post du horoj, mi kontrolis la ĉielon, kaj la longaj, karakterizaj linioj plu vastiĝadis. Post pluaj horoj la ĉielo nebuliĝis, kaj la suno tre malfortiĝis. Mi observis la ĉielon dum la pluaj tagoj de mateno ĝis vespero. Estis simile. Frumatene mi renkontadis similajn strekajn aŭ arkformajn blankajn spurojn, tre tre alte, kiuj dum horoj disvolviĝadis, ĝis la sufiĉe blua komence ĉielo fariĝis lakta, kaj la suno jam ne povis tro efike sendadi en la teron siajn radiojn. Mi plu observis, kaj spertiĝis en la observado tiel, ke mi facile povis rekoni „freŝajn” postspurojn kaj tiujn pli frue faritajn, eĉ se ili aperadis inter nuboj.

Por nesperta observanto povas esti malfacile rekoni, ĉu tio kio troviĝas tie supre, estas natura aŭ artefarita fenomeno, des pli kiam pasis jam horoj, kaj la kemiaj, postaviadilaj strioj estas jam iom nubsimilaj, ĝis ili transformiĝas en tiun maldensan nebulon de nanomolekuloj, kiu estu ekrano, kurteno aŭ celas ion tute alian? Laŭ mia observado, la kemiaerosolojn disŝprucas nur la militaviadiloj, kiuj flugas tien kaj reen en la alto de ĉ. 10 km. Post kiam Pollando fariĝis la membro ne NATO, kaj des pli, kiam antaŭ jaroj Usono vendis al la pola armeo siajn F-16 (karese nomatajn „akcipitroj”), la militaviadiloj gastas pli ofte sur la ĉielo, aparte ofte dum belveteraj tagoj, kiuj sekve de tia „flugado” iom post iom fariĝas ne tro belaj. Mi posedas multajn fotojn, kiuj sufiĉas por elŝpini plej diversajn demandojn kaj konkludojn.

Unu afero por mi estas absolute certa – mankas jam la ĉielo, kiun mi konis. Mi estas tre malkontenta, kiam en la suna tago, mi ne povas trankvile promeni kaj ĝui la bluan ĉielon, ĉar ĝian bildon perturbas la kruciĝantaj strekoj. Pro tio eĉ la filmistoj havas problemojn, por kapti ĝustan scenon dum la filmado. La ĉielo hodiaŭ montras tute aliajn spektaklojn, ol tio estis en mia junaĝo. Se vi volas, klaku ĉi-sube, por rigardi miajn fotoregistraĵojn. Mi daŭrigas mian observadon de la ĉielo, kiel la publika bono. Ni, kiel la plimulto, rajtas debati, disputi kaj decidi, ĉu ni volas, ke oni faru tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn tie, super niaj kapoj.