×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Sunenergio el arabaj landoj

Sunenergio el arabaj landoj

La revo pri la preskaŭ neelĉerpebla sunenergio el la dezertoj de Arabio vivas. Post kiam kun la projekto Desertec perdiĝis en la sablo unu el la plej grandaj projektoj pri ĉerpado de elektro el sunenergio, nun landoj kiel Egiptio kaj Saudi-Arabio prenas la aferon en proprajn manojn.

La proksima oriento kaj norda Afriko povas oferti el ekonomia vidpunkto precipe unu aferon: nafton. La sukcesega eksportprodukto igis arabajn ŝtatojn riĉegaj. Sen la nafto por la regiono restas precipe suno kaj multe da dezerto. Jen kombino kiu ne ŝajnas esti ideala bazo por la provizado de rapidege kreskanta loĝantaro.

Sed la tempoj ŝanĝiĝas: La araba mondo laboras nuntempe verŝajne pri nova eksporta sukcesaĵo. Ĉi-foje ne temas pri nafto sed pri sunenergio. La dezerto per tio subite fariĝas avantaĝa ekonomia loko.

Ĝis nun sunenergiaj instalaĵoj en norda Afriko kaj en la proksima oriento malabundas. Nur kvin el la mondskale 450 GW da instalita produktivo estas instalitaj en tiu regiono. Sed ja okazas io: En Egiptio konstruiĝas nuntempe proksime al la baraĵo de Asuano la plej granda sunenergia centralo de la mondo, nome la Benban-a sunparko. Kiam la konstruaĵo en la jaro 2019 estos preta por eklabori, tiam la sunenergia centralo havos produktivon de preskaŭ 1,9 GW - kio egalas al preskaŭ du atomenergiaj centraloj. La jam nun finkonstruita parto provizas 20.000 domojn per elektra kurento.

Saudi-Arabio anoncas investojn kiuj metos la projekton en Egiptio en ombron: Ĝis la jaro 2030 la reĝlando volas konstrui tra la tuta lando centralojn kun entuta produktivo de 200 GW. Tio estas la kvinoblo de tio kion Germanio nuntempe havas. Jam dum ĉi tiu jaro oni volas komenci la konstruadon de la unuaj du centraloj - kune ili atingu 7,2 GW-ojn da maksimuma produktivo kaj jam en la jaro 2019 ili konektiĝu al la elektra reto.

Similaj grandaj projektoj estas en starta pozicio ankaŭ ĉe la Persa golfo. Proksime al Dubajo kaj Abudabio en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas konstruataj gigantaj sunenergiaj parkoj kiuj post finpretigo havos en ĉiu unuopa kazo tiom da produktivo kiel granda atomcentralo. En dezerta regiono de Maroko estas finkonstruota la suncentrala parko de Noor kiu konsistas ĉefe el suntermaj instalaĵoj. Ĝi provizos ankoraŭ dum ĉi tiu jaro pli ol unu milionon da marokanoj per elektra kurento. Ĝis la jaro 2020 la reĝlando volas konstrui pluajn centralojn.

Ĉe la araba "energi-printempo" la provizado de la propra loĝantaro per sunenergia elektro havas prioritaton. Kelkaj fakuloj tamen kredas ke la eksportado de elektra kurento el sunenergio el Arabio post iom da tempo fariĝos realaĵo. Tio validas precipe vide al la malaltaj kostoj: En Abudabio kaj Dubajo la elektra kurento el sunenergio laŭdire jam estas havebla por malpli ol 3 eŭrocendoj por KWh. Tio estas signife malpli alta prezo ol ekzemple elektra kurento el gas- kaj karbocentraloj. Do eble la sunaj dezertoj de la oriento donos respondon al la urĝaj demandoj pri energio de ĉi tiu jarcento.