×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Sunĉelo ĉerpas trionon de la sunenergio

Sunĉelo ĉerpas trionon de la sunenergio

La germana Fraunhofer Instituto kaj firmao el Supra Aŭstrio kune sukcesis signife plialtigi la efikecon de fotovoltaj sunĉeloj.

La unuaj simplaj sunĉeloj el silicio estis disvolvitaj jam dum la 1950-aj jaroj kaj ili povis konverti nur kvar procentojn de la alvenanta sunlumo al elektra kurento. Surbaze de daŭre pli detala plibonigo de tiu modelo modernaj sunĉeloj, kiuj estas troveblaj sur tegmentoj de domoj, havas efkecon de 20 procentoj. En la laboratorio kiel supra limo estas konsiderata konverta efikeco de proksimume 27 procentoj.

Nun faka ĵurnalo raportas pri nova rekordo, nome pri efikeco de 33,3 procentoj, atingitaj ĉe firmao en Supra Aŭstrio. Tie oni jam de sufiĉe longa tempo esploras - kune kun la Fraunhofer Instituto por sunfontaj energisistemoj - pri plurtavolaj fotovoltaj sunĉeloj.

Nome siliciaj ĉeloj povas plejbone konverti nur lumon kun certa ondolongo. Sunlumo aliflanke ampleksas larĝan spektron de ondolongoj. Tavoloj kun alia duonkonduktila materialo povas plivastigi la spektron. La problemo ĉe tio estas ke necesas travideble kunligi la tavolojn sen difektaj loketoj por eviti malbonan kvaliton.

La nova efikega fotovolta sunĉelo konsistas el tri fotoabsorbaj ĉeloj kiuj estas metitaj unu super la alia. Tio funkcias sen gluilo. Tiuj ĉeloj kiuj atingas efikecon de 33,3 procentoj kongruas kun la ekzistanta infrastrukturo - kun kontaktoj kaj konvertiloj por alterna kurento. Sed por ke tiuj novaj sunĉeloj estu vaste aplikeblaj necesas antaŭe optimumigi la produktan procezon de la plurtavolaj ĉeloj. Kaj tio verŝajne daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn.

La mondvasta invest-raporto pri renovigeblaj energioj montras ke dum la jaro 2017 okazis investoj por fotovoltaj instalaĵoj kiuj povas produkti 98 GW-ojn da elektro. Tio estas pli ol la duoblo de tio kion Germanio ĉerpas dum unu jaro el fotovoltaj sunĉeloj. La investoj dum la pasinta jaro estis rekorde altaj. Montriĝis pluso de 18 procentoj. Pli ol la duonon kontribuas Ĉinio. Dum en Usono kaj Germanio la investoj por fotovoltaj instalaĵoj malkreskis, Ĉinio plialtigis siajn investojn je 58 procentoj. Je monda skalo la elspezoj por la plivastigo de la produktado de elektra kurento el sunenergio estis pli altaj ol la investoj por nerenovigeblaj energioj.

Sunenergio dum longa tempo estis konsiderata tro multekosta kaj tro dependa de la vetero. Sed nun montriĝas ke ĝia potencialo verŝajne estis subtaksata. Laŭ diversaj studaĵoj la produktado de elektro el fotovoltaj sunĉeloj povus sumiĝi ĝis la jaro 2050 al 30 ĝis 50 procentoj de la tutmonda bezono pri elektro.