×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Sojle al la nova jaro

Sojle al la nova jaro

En landoj kie la ekonomio floras kaj kie sekve la vivnivelo de la homoj estas sufiĉe alta, la zorgo pri la estonteco temas pri la konservado de la bonstato. Kaj ja estas pluraj minacoj: La alta vivnivelo allogas homojn el malriĉaj landoj, sed la kapacitoj por akcepti tiujn homojn estas limigitaj. Temas ja ne nur pri la kovrado de bazaj bezonoj, sed pri disponigo de laboro kaj la partopreno en la socia sistemo. Kaj tio estas malfacilaj taskoj. Se alvenas tro da homoj, precipe se tiuj homoj estas nur tre malalte kvalifitaj, tiam la socia ekvilibro estas minacata.

Sed estas ne nur la enmigra premo kiu timigas la homojn, sed ankaŭ la zorgo pri daŭre sufiĉe alta vivenspezo, do pri perlaborado de la necesa mono. Nun ja la ekonomio floras, sed ĉiu scias ke tio ne povas eterne daŭri. Precipe la konsumnivelo estas tre alta, sed iam venos la punkto kiam la merkatoj estos saturitaj.

La industriaj entreprenoj kompreneble scias tion, kaj por kompensi ŝrumpontajn kvantojn ili ofertas pli grandajn versiojn de siaj produktoj por kiuj ili povas postuli pli altajn prezojn. Tiel ili ofertas pli grandajn aŭtomobilojn kun pli grandaj radoj aŭ ili ofertas pli grandajn lavmaŝinojn: Antaŭ 40 jaroj mi aĉetis lavmaŝinon kun kapacito de apenaŭ 3 kg da lavendaĵo kaj tiu lavmaŝino ankoraŭ funkcias ĉe mi. Ĝi servis por kvarpersona mastrumejo dum tiuj 40 jaroj. Nun lavmaŝinoj havas kapaciton de 6, 7, aŭ 8 kg kaj oni rekomendas la 6-kilograman maŝinon por unu- aŭ dupersonaj mastrumejoj. La prezoj ja nun estas sufiĉe malaltaj por tiaj maŝinoj, sed la tro granda kapacito kaŭzas malŝparon de akvo, de lavaktivaj substancoj, de energio kaj de tempo. Kaj la kostoj por riparoj post la garantia periodo estas tiel altaj ke homoj preferas forĵeti tiajn riparendajn maŝinojn kaj ili aĉetas novan maŝinon.

Sed la plej granda timo pri perdo de laborlokoj koncernas la aŭtomobilon. Plua kvanta kresko de la aŭtomobila trafiko ne eblas. La stratoj kaj ŝoseoj estas ŝtopitaj kaj la aŭtomobiloj produktas sandamaĝajn rubgasojn. Pli kaj pli da urboj tial malpermesas la uzon de aŭtomobiloj kun dizelmotoroj.

La solvo por tio estus la elektra aŭtomobilo kaj la ŝanĝo de persona posedo de aŭtomobilo al laŭbezona luprenado de aŭtomobilo. La enkonduko de tiaj aŭtomobiloj kaj de tiu sistemo draste reduktos la bezonon pri fabrikaj kapacitoj. Nome elektraj aŭtomobiloj konsistas el signife malpli da partoj, kaj la luprena sistemo reduktos la bezonatan kvanton de aŭtomobiloj en urboj proksimume al dekono.

Laboristaj sindikatoj tial antaŭ nelonge avertis pri "tro rapida enkonduko de elektraj aŭtomobiloj". Sed la ŝanĝoj ja devos okazi. Necesas ankoraŭ multe da cerba produktivo por solvi la ekonomiajn kaj sociajn problemojn kiuj rezultos el tio. Tio ja estas grandega defio por la politiko, sed oni rajtas dubi ĉu la politikistoj kapablos plenumi tiun taskon.

Do eĉ se nuntempe oni povas esti sufiĉe kontenta pri la vivokvalito, tamen la demandosigno pri la estonteco estas granda. Ni devas alfronti la problemojn por povi solvi ilin.

Mi deziras al ĉiuj geaŭskultantoj de la Esperanta Retradio feliĉan kaj prosperan novan jaron!

Sojle al la nova jaro On the eve of the new year