×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Sep tagojn pli por edzino kaj infano

Sep tagojn pli por edzino kaj infano

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Freŝbakitaj patroj ekde nun en Ĉeĥio havas rajton je pagata porpatra forpermeso.

Jan Klestil apenaŭ povas ĝisatendi la ĝojigan eventon. Post ĉiu momento ĉe lia edzino povas eki la akuŝo kaj tiel povas naskiĝi lia unua infano. Ekde februaro de ĉi tiu jaro li povas peti kroman forpermeson de sia labordonanto por sep tagoj por subteni sian edzinon post la nasko de la infano. "Mi bonvenigas tiun novan eblecon. Mi ja ĉiukaze planis preni forpermeson", diris la estonta patro pri la nova laŭleĝa favoro.

La nova porpatra forpermeso estis projekto de la antaŭa registaro sub la gvido de socialdemokratoj. La eksa ministrino pri laboro kaj socialaj aferoj Michaela Marksová estas kontenta:

"Ke la patro nun povas prizorgi sian novnaskitan infanon kaj tiel transprenas parton de la flegada laboro de sia edzino, tio vere signife plibonigas la pozicion de la virinoj en la labormerkato. Tio validas precipe en Ĉeĥio kie virinoj kun infanoj kompare kun aliaj landoj de EU havas ankoraŭ tre malbonan pozicion."

Al la freŝbakitaj paĉjoj dum la sep tagoj post la naskiĝo de la infano estas plue pagataj 70 procentoj de ilia salajro, se ili vere restas hejme kaj petas tiun novan forpermeson. Tio korespondas al la sama portaga kompensa pago kiel ĉe forestado de laboro pro malsano, klarigas Jana Buraňová de la ŝtata sociala asekura entrepreno.

"Ĉe malneta salajro de 20.000 kronoj oni pagas al la patro 3200 kronojn. Se la malneta salajro atingas 35.000 kronojn, tiam la kompensa pago sumiĝas al 5400 kronoj."

La kompensaj pagoj do atingas depende de la nivelo de la salajro inter 120 kaj 200 kronojn por labora tago.

La nova sistemo tamen ne ĉie en Ĉeĥio estas ŝatata. Ekzemple por la ministerio pri financoj nun la porpatra forpermeso estas pli malnova ŝarĝo el la epoko de la antaŭa registaro ol sociala atingaĵo. "Por la ŝtata buĝeto aldoniĝos kromaj elspezoj kiuj sumiĝos al proksimume unu miliardo da kronoj", diras parolanto de la ministerio.

Kaj ankaŭ la labordonantoj mobilizas kontraŭ la nova regolamento: Irena Bartoňová Pálková estas vicprezidantino de la ĉeĥa komerca ĉambro:

"Tio ne estas laŭsisteme sencohava solvo, sed nenio pli ol popolismo. Tio neniel kondukos al kresko de la naskociferoj en nia lando kaj ankaŭ ne pligrandigos la emon de patroj zorgi pli pri sia infano."

Pagata porpatra forpermeso intertempe jam disponeblas en 23 ŝtatoj de la Eŭropa Unio. La unua lando kiu enkondukis ĝin estis Svedio. Tiel la junaj patroj ekde la jaro 1976 povas havi kelkajn liberajn tagojn .