×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Seksrilatoj perdos signifon

Seksrilatoj perdos signifon

Almenaŭ por generi idojn, seksrilatoj baldaŭ povus fariĝi superfluaj, opinias usona bioetikisto. Kiel konsekvenco el evoluoj en la genetiko kaj en la esplorado pri praĉeloj li antaŭvidas la finon de la natura generado de infanoj.

Henry T. Greely publikigis libron kun la titolo "La fino de sekso" por atentigi ke ni ne vere perceptas ke la homaro staras ĉe la sojlo de granda ŝanĝiĝo, nome direkte al nova medicino de genero.

Temas pri progresoj en du esplorkampoj: Esploro de praĉeloj kaj genetiko. Ĉe musoj oni jam sukcesis igi el haŭtoĉeloj praĉelojn - kiuj sekve estas pludisvolveblaj al spermioj kaj ovoĉeloj kaj ankaŭ al idoj. Aliflanke la genaro de pluraj embrioj relative rapide povas esti analizata pri konataj genmalsanoj aŭ riskoj. La prezoj por tiaj analizoj verŝajne plu malaltiĝos.

La konsekvenco el tio ne estos iuj superbeboj sed iom pli sanaj infanoj. Nome oni havos la laŭeble plej sanan infanon, elektita el centoj da embrioj de la sama paro kaj farita el simplaj specimenaj ĉeloj. Kaj tio okazos ne nur sen koito, sed tute sen naturaj spermioj kaj ovoĉeloj. Kaj kun potenciale multaj zorgoj kaj sanriskoj malpli, por kaj la patrinoj kaj la infanoj.

Kaj tio ne egalos al genetike tajloritaj idoj: Se ambaŭ gepatroj havas bluajn okulojn, ili tamen ne ricevos infanon kun brunaj okuloj. Aŭ infanon kiu estus multe pli granda, pli bela aŭ pli inteligenta ol la gepatroj mem - io tia estus multe pli granda paŝo el socia kaj medicina vidpunkto, diras la aŭtoro. Kaj tial tio ankoraŭ dum longa tempo ne okazos - tute sendepende ĉu tio teknologie eblus. Sed li ja celas simple la plivastigon de la hodiaŭ jam praktikata fekundigo en vitro.

"Al nefekundaj paroj kiuj deziras infanon oni verŝajne koncedus sen granda diskuto la eblecon por tio", kredas la profesoro pri bioetiko. Ĉar - se la metodo estas konsiderata sekura - tio ne estas granda paŝo: Kial halti ĉe certaj formoj de nefekundeco se disponeblas solvo - kaj se principe tiam okazas la samo kiel ĉe la envitra fekundigo.

Samtempe la procedo eĉ precipe por virinoj estus multe malpli pena kaj malpli danĝera por la sano. Ne plu necesus hormona kuracado. Oni bezonus nur kelkajn haŭtĉelojn.

El racia vidpunkto do estas kelkaj argumentoj por tio, li opinias. Sed samtempe en tiu malgranda diferenco kaŝiĝas revolucia potencialo. Subite virinoj - kaj same viroj - povus fariĝi gepatroj multe pli malfrue kaj kun malpli da riskoj, eventuale samseksaj paroj povus generi komunajn infanojn, kaj kelkaj ĉeloj sufiĉus por igi iun nedezirate patro aŭ patrino.

La homoj kompreneble devas konatiĝi kun la nova metodo por kompreni kaj akcepti ĝin. "Kiam la unua infano tiel generita naskiĝos, tiam estos tro malfrue por trankvila diskuto. Tiam regos ŝoko, tiam aperos emociaj reagoj, registaroj rapide enkondukos novajn leĝojn sen esti bone pripensintaj ĉion", li diras.

Ĉu tio okazos post dekkvin aŭ tridek jaroj, tion oni hodiaŭ ne povas diri, sed necesos havi publikan debaton pri tio, por permesi ideajn ludojn kaj formi opinion - pri tio kiu havu aliron al la metodo, pri kiuj malsanoj aŭ ecoj entute oni rajtos serĉi aŭ kiel la sansistemo traktu la novajn eblecojn. Ĉu la metodo servu nur al riĉuloj aŭ al ĉiuj?

La aŭtoro deziras ke ni ekkonu ke tiu ŝajne fora estonteco estas pli proksima ol ni kredas por ke ni diskutu pri tio. Kaj li ne vere kredas ke pli vasta apliko de envitra fekundigo signifos la finon de la homa seksumado por havi infanojn.