×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Sanavertoj sur nutraĵoj en Ĉilio

Sanavertoj sur nutraĵoj en Ĉilio

Latinamerikaj landoj fariĝis pioniraj koncerne al sanakcelaj leĝaj reguligoj. La mondskale plej severa leĝo pri markado de nutraĵoj validas ekde la jaro 2016 en Ĉilio. Se ekzemple enpakita nutraĵo enhavas pli ol 10 gramojn da sukero en 100 gramoj, tiam en la antaŭa flanko de la pakaĵo devas aperi okangula simbolo "alta enhavo da sukero". Ĉilio decidis enkonduki tiun signon ĉar ĝi pruviĝis en testoj kun konsumantoj kiel plej simple komprenebla. Samtempe la sanministerio lanĉis informkampanjon kun la slogano "Preferu nutraĵojn kun malpli da avertaj simboloj. Kaj se entute ne aperas tiaj avertaj simboloj sur enpakita nutraĵo, des pli bone".

La avertaj simboloj en Ĉilio estas: "Multe da sukero", "multaj saturitaj grasoj", "multe da salo", "multaj kalorioj". Tiel Ĉilio avertas sur siaj nutraĵoj pri ĉio kio estas tro malakcela por la sano.

Sed tio estis nur unua paŝo. Surbaze de la avertaj simboloj la vendado kaj la reklamo por certaj nutraĵoj estis limigitaj. Produktoj kun avertaj simboloj ne plu povas esti ofertataj en lernejoj: Jen la fino por dolĉaĵoj kaj sukerenhavaj trinkaĵoj sur lernejaj kortoj. Ankaŭ receptoj por pladoj en la lernejo pro tio devis esti modifitaj por enhavi pli sanajn aldonaĵojn.

Nova ideo estas ankaŭ la limigoj por la reklamo en Ĉilio. Produktoj kun avertaj simboloj ne plu povas celi rekte al infanoj sub 14 jaroj. Vendi ilin kune kun ludiloj, kiel tio okazas en la kazo de Happy Meal de MacDonald's aŭ reklami ilin per figuroj de desegnofilmoj, tio ne plu estas permesata. De la pakaĵoj de la matenmanĝaj flokoj de tiam ne plu ridas herooj el komiksoj. Ekde fino de majo inter la sesa matene kaj la deka vespere ne plu aperos reklamo nek en televido, nek en kinejo, por produktoj kun avertaj simboloj.

La nutraĵa industrio kompreneble kontraŭas la novan leĝon. La konzernoj provas diversajn trukojn por subfosi la leĝon.

Sed ne ĉiam reguloj por la markado de nutraĵoj per avertaj simboloj signifas malkreskon de vendociferoj, kiel tion montris esploristoj en la jaro 2011 ĉe la ekzemplo de la kafeja ĉeno Starbucks. Tie la klientoj post la enkonduko de indikoj pri kalorioj sur trinkaĵoj kaj manĝaĵetoj elspezis same tiom da mono - nur ke tio koncernis pli sanajn produktojn.

Jam montriĝas unuaj rezultoj en Ĉilio. En la unua jaro post la enkonduko de la nova leĝo la vendado de ĉokolado forte malkreskis. Samtempe la produktantoj modifis la receptojn de siaj produktoj por redukti tie enhavon da sukero, salo, saturitaj grasoj kaj kalorioj. Kaj tion ili faris je tia mezuro ke la produktoj restas sub la laŭleĝaj limoj por ke la produktoj ne devu porti avertajn simbolojn.

La ekzemplo de Ĉilio estas imitinda kaj la homoj ekzemple en Eŭropo certe subtenus tian leĝon. Necesas tamen superi la reziston de la nutraĵa industrio kaj tio estas ankoraŭ longa vojo.

Sanavertoj sur nutraĵoj en Ĉilio

Latinamerikaj landoj fariĝis pioniraj koncerne al sanakcelaj leĝaj reguligoj. La mondskale plej severa leĝo pri markado de nutraĵoj validas ekde la jaro 2016 en Ĉilio. Se ekzemple enpakita nutraĵo enhavas pli ol 10 gramojn da sukero en 100 gramoj, tiam en la antaŭa flanko de la pakaĵo devas aperi okangula simbolo "alta enhavo da sukero". Ĉilio decidis enkonduki tiun signon ĉar ĝi pruviĝis en testoj kun konsumantoj kiel plej simple komprenebla. Samtempe la sanministerio lanĉis informkampanjon kun la slogano "Preferu nutraĵojn kun malpli da avertaj simboloj. Kaj se entute ne aperas tiaj avertaj simboloj sur enpakita nutraĵo, des pli bone".

La avertaj simboloj en Ĉilio estas: "Multe da sukero", "multaj saturitaj grasoj", "multe da salo", "multaj kalorioj". Tiel Ĉilio avertas sur siaj nutraĵoj pri ĉio kio estas tro malakcela por la sano.

Sed tio estis nur unua paŝo. Surbaze de la avertaj simboloj la vendado kaj la reklamo por certaj nutraĵoj estis limigitaj. Produktoj kun avertaj simboloj ne plu povas esti ofertataj en lernejoj: Jen la fino por dolĉaĵoj kaj sukerenhavaj trinkaĵoj sur lernejaj kortoj. Ankaŭ receptoj por pladoj en la lernejo pro tio devis esti modifitaj por enhavi pli sanajn aldonaĵojn.

Nova ideo estas ankaŭ la limigoj por la reklamo en Ĉilio. Produktoj kun avertaj simboloj ne plu povas celi rekte al infanoj sub 14 jaroj. Vendi ilin kune kun ludiloj, kiel tio okazas en la kazo de Happy Meal de MacDonald’s aŭ reklami ilin per figuroj de desegnofilmoj, tio ne plu estas permesata. De la pakaĵoj de la matenmanĝaj flokoj de tiam ne plu ridas herooj el komiksoj. Ekde fino de majo inter la sesa matene kaj la deka vespere ne plu aperos reklamo nek en televido, nek en kinejo, por produktoj kun avertaj simboloj.